Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ĉu "dum" esprimas lokon ?

ca, kivuye

Ubutumwa 9

ururimi: Esperanto

crescence (Kwerekana umwidondoro) 22 Nzero 2010 17:49:12

Saluton,

Mi lernis en Livemocha.com la frazon :

Iru antaŭen dum du blokoj.

Ĉu eblas uzi la prepozicion "dum" por esprimi lokon ? Ĉu tiu vorto ne esprimas nur tempon ?

jan aleksan (Kwerekana umwidondoro) 22 Nzero 2010 17:53:57

crescence:Saluton,

Mi lernis en Livemocha.com la frazon :

Iru antaŭen dum du blokoj.

Ĉu eblas uzi la prepozicion "dum" por esprimi lokon ? Ĉu tiu vorto ne esprimas nur tempon ?
Laŭ mi kaj PMEG, ne. Estas eraro.

crescence (Kwerekana umwidondoro) 22 Nzero 2010 17:59:21

Plena leciono (leciono 201a) proponas tiajn frazojn !

crescence (Kwerekana umwidondoro) 22 Nzero 2010 18:54:59

niko-tina:Mi ne komprenas la signifon de tiu ĉi frazo...
Ĝi signifus :

" Iru rekte laŭlonge de du domblokoj. "

Miland (Kwerekana umwidondoro) 22 Nzero 2010 21:11:30

Miaopinie bloko estas slangtermino devante de Usono, kies urbaj stratoj ofte kuniĝas ortangule. Bloko estas la plej malgranda rektangula urba areo ĉirkauita de stratoj, eble cent aŭ ducent metrojn longe (en suda Manhatano). Sekve, bloko estas uzita kiel malpreciza unuo de distanco.

Anstataŭ uzi dum por distanco, ni povas uzi la akuzativon, ekz Iru du blokojn orienten (aŭ norden, dekstren, tien, ktp). Alternative ni uzu je du blokoj.

Parenteze (crescence), se "livemocha" kurso vere uzas dum por distancoj, mi sugestas ke vi skribu al la teamo de lernu! pri la afero, kaj sciigu nin pri la respondo!

Taciturn_ (Kwerekana umwidondoro) 24 Nzero 2010 19:06:14

Ne, la teksto estas korekta. Ĝi volas diri: Iru tiom da tempon, kiom vi bezonas por pasi preter aŭ trans du blokoj, ĝis ke ili finiĝos.

nikko (Kwerekana umwidondoro) 25 Nzero 2010 20:57:55

Ordinara elipso.

crescence (Kwerekana umwidondoro) 26 Nzero 2010 11:39:21

niko-tina:
Iru antaŭen dum du blokoj da tempo.
"Blokoj da tempo", jen io almenaŭ stranga !

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 26 Nzero 2010 13:55:01

Laŭ mi, tiam oni diru Iru antaŭen du blokojn.

Subira ku ntango