Al la enhavo

Pile ou face

de Matthieu, 2010-aprilo-24

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 13:24:07

Kiam oni volas elekti ion hazarde, oni povas suprenĵeti moneron kaj vidi sur kiun flankon ĝi falas. En la franca lingvo, oni nomas pile la flankon, kiu havas numeron, kaj face la flankon, kiu havas vizaĝon aŭ emblemon.

Kiel oni diras tion Esperante?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 13:41:09

Fakte ankaŭ mi ne scias. En la germana, ni diras "kapo aŭ nombro", kaj laŭ mia scio angle oni diras "kapoj aŭ vostoj".

Vi verŝajne bone kompreniĝos per nombroflanko aŭ vizaĝoflanko.

tommjames (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 14:36:01

Estas artikolo pri ĉi tio ĉe Vikipedio. Ĝi proponas "monerumado".

Miland (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 14:37:37

PIV 2005 havas averso kaj reverso, tamen la sugestoj de darkweasel ŝajnas al mi taŭgaj.

Jen sugesto: ni uzu la vortojn vizaĝo kaj nombro idiotisme. Kion vi opinias?

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 16:02:16

Miland:PIV 2005 havas averso kaj reverso, tamen la sugestoj de darkweasel ŝajnas al mi taŭgaj.

Jen sugesto: ni uzu la vortojn vizaĝo kaj nombro idiotisme. Kion vi opinias?
Mi diras "vizaĝo"

yugary (Montri la profilon) 2010-majo-25 09:03:08

Oni povas diri "loti laŭ fronto aŭ dorso de monero".

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-29 17:30:18

Itale oni diras "kapo aŭ kruco" el tre malnovaj moneroj.
sal.gif

galvis (Montri la profilon) 2010-majo-29 20:41:14

Saluton :

En Venezuelo oni diras "cara o sello"--vizaĝo aŭ eskudo.

-ĝis-

Reen al la supro