Contenido

Pile ou face

de Matthieu, 24 de abril de 2010

Aportes: 8

Idioma: Esperanto

Matthieu (Mostrar perfil) 24 de abril de 2010 13:24:07

Kiam oni volas elekti ion hazarde, oni povas suprenĵeti moneron kaj vidi sur kiun flankon ĝi falas. En la franca lingvo, oni nomas pile la flankon, kiu havas numeron, kaj face la flankon, kiu havas vizaĝon aŭ emblemon.

Kiel oni diras tion Esperante?

darkweasel (Mostrar perfil) 24 de abril de 2010 13:41:09

Fakte ankaŭ mi ne scias. En la germana, ni diras "kapo aŭ nombro", kaj laŭ mia scio angle oni diras "kapoj aŭ vostoj".

Vi verŝajne bone kompreniĝos per nombroflanko aŭ vizaĝoflanko.

tommjames (Mostrar perfil) 24 de abril de 2010 14:36:01

Estas artikolo pri ĉi tio ĉe Vikipedio. Ĝi proponas "monerumado".

Miland (Mostrar perfil) 24 de abril de 2010 14:37:37

PIV 2005 havas averso kaj reverso, tamen la sugestoj de darkweasel ŝajnas al mi taŭgaj.

Jen sugesto: ni uzu la vortojn vizaĝo kaj nombro idiotisme. Kion vi opinias?

jan aleksan (Mostrar perfil) 27 de abril de 2010 16:02:16

Miland:PIV 2005 havas averso kaj reverso, tamen la sugestoj de darkweasel ŝajnas al mi taŭgaj.

Jen sugesto: ni uzu la vortojn vizaĝo kaj nombro idiotisme. Kion vi opinias?
Mi diras "vizaĝo"

yugary (Mostrar perfil) 25 de mayo de 2010 09:03:08

Oni povas diri "loti laŭ fronto aŭ dorso de monero".

Eddycgn (Mostrar perfil) 29 de mayo de 2010 17:30:18

Itale oni diras "kapo aŭ kruco" el tre malnovaj moneroj.
sal.gif

galvis (Mostrar perfil) 29 de mayo de 2010 20:41:14

Saluton :

En Venezuelo oni diras "cara o sello"--vizaĝo aŭ eskudo.

-ĝis-

Volver arriba