Al la enhavo

kelkaj tradukataj tekstoj de Metallica

de andreasvc, 2007-aprilo-19

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

andreasvc (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 21:26:01

Mi tradukis kelkajn tekstojn de Metallica. Vidu ĉi tie:

https://unstable.nl/andreas/eotranslyr.html

Kion vi pensas? Mi certe bezonas pli bonan vorton por "inquisition". (EDIT: mi trovis inkvicio, en mia nova vortaro).

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-20 11:12:09

andreasvc:Mi tradukis kelkaj tekstoj de Metallica. Vidu ĉi tie:

https://unstable.nl/andreas/eotranslyr.html

Kion vi pensas? Mi certe bezonas pli bona vorto por "inquisition".
Mi nepre rigardos, kaj esprimos mian opinion. Sed ĉu vi permesu al mi unu malgrandetan rimarkon?

Mi tradukis kelkajn tekstojn , Mi certe bezonas pli bonan vorton.
Akuzativo!!!
Krome, la tekstoj estas tradukitaj de vi.

andreasvc (Montri la profilon) 2007-aprilo-20 12:47:53

Mi tradukis kelkajn tekstojn , Mi certe bezonas pli bonan vorton.
Akuzativo!!!
Krome, la tekstoj estas tradukitaj de vi.
Dankon, mi redaktis la mesaĝon (sed la temon ne eblas redakti).

Ĉu "tradukita"? Eĉ se mi ĵus finis traduki? okulumo.gif Sed ek, mi kredas ke vi pravas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-20 23:02:15

Bonvolu rigardi al via unua mesaĝo. Vi mem skribis, ke tradukis kelkajn tekstojn, ĉu ne?
Tial la tekstoj estas jam tradukitaj de vi.

Tekstoj estus tradukataj, se vi tradukus ilin nun, en tiu ĉi momento, dum vi skribas la mesaĝon.
Denove: mi trovis inkvicion, aŭ la vorton inkvicio.

Pri traduko mem...
Provu ankoraŭfoje, pli atenteme, pli akurate, pli logike, evitu rektan laŭvortan tradukon.
Mi mem timas verki iajn versojn. Laŭ mi, por tia grava afero necesas perfektiĝi al "neatingebla" nivelo. Tradukado ankaŭ estas malsimpla afero.
Multajn sukcesojn.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 03:29:23

andreasvc:Mi tradukis kelkajn tekstojn de Metallica.
Tre bone! James Hetfield estas unu de niaj konataj kaj amataj poetoj. okulumo.gif

Kelkaj proponoj:

"Millions of our years" = Milionoj da niaj jaroj

"And Justice for All..." = Kaj Justeco por Ĉiuj...

"Lady Justice" = Sinjorino Justeco

"Truth assassin" = Murdisto de vero

"keep you where they must" = restigas vin kie ili devas

"Do you feel what I feel?" = Ĉu vi sentas tion, kion mi sentas?

"Bittering distress" = Amariga sufero

"Endurance is the word" = Elportado estas la vorto

"Moving back instead of forward seems to me absurd" = Retroirado anstataŭ alirado aspektas al mi absurda

"Energy derives from both the plus and negative" = Energio devenas el kaj la positiva kaj negativa

"Can't tell if this is true or dream" = Ne sentas se ĉi tio estas verasonĝo

"I'm waking up I cannot see" = Mi vekiĝas mi ne povas vidi

"Cut this life off from me" = Detranĉu tiun ĉi vivon el mi

"Body my holding cell" = Korpo mia karcero

andreasvc (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 12:20:39

Multan Dankon! Mi uzis ĉiuj proponoj de vi. Sed unu demando:
"Do you feel what I feel?" = Ĉu vi sentas tion, kion mi sentas?
Ĉu necesas, ke oni skribas kaj tion, kaj kion?

Mi pensis ke se ambaŭ vortoj estas je la sama kazo, tiuokaze oni povas skribi nur "kion".

Nun iu povus ludi Esperantan version de ĉi tiuj kantoj! Bedaŭrinde, mi ne povas ludi gitaron aŭ tamburon, kaj kanti.. verŝajne ne bona ideo ridulo.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 17:39:53

Nun iu povus ludi Esperantan version de ĉi tiuj kantoj! Bedaŭrinde, mi ne povas ludi gitaron aŭ tamburon, kaj kanti.. verŝajne ne bona ideo ridulo.gif
Saluton kaj gratulojn !
Ĉu vi konas la kanzonon "Nothing else matters" ?
Mi ege preferas la kantojn en la oriĝinalaj lingvoj, sed eble mi kuriozus provi ĝin esperante ... se iu tradukus ĝin...
Mi trovas la melodion "super" (pli ol ege!) belan.
(kompreneble, ankaŭ mi havas teruran voĉon, laŭ miaj infanoj). Ne gravas !
amike !
Manu

andreasvc (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 21:33:43

Ĉu vi konas la kanzonon "Nothing else matters" ?
Mi ege preferas la kantojn en la oriĝinalaj lingvoj, sed eble mi kuriozus provi ĝin esperante ... se iu tradukus ĝin...
Mi trovas la melodion "super" (pli ol ege!) belan.
(kompreneble, ankaŭ mi havas teruran voĉon, laŭ miaj infanoj). Ne gravas !
amike !
Manu
Jes kompreneble mi konas tiun kanton; bonan ideon se vi ludus tiun.
Sed mi opinias ke la teksto de tiu kanto ne estas tre interesa, simple pri amanto ktp.
La aliaj kantoj de tiu albumo estas pli bona, laŭ mi. Ekz.:
"Wherever I may roam": Kie ajn mi vagus
"Through the never": Tra la neniam (neniamumo??)
"Of Wolf and Man": Pri lupo kaj homo

Eble mi tradukos ĉi tiun kantojn.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 22:27:07

Saluton, andreasvc! Ĉu vi permesas denove iomete korekti vian mesaĝon nur por plua lernado?

andreasvc:Multajn Dankojn! Mi uzis ĉiujn proponojn de vi. (Mi mem preferus skribi: ĉiujn viajn proponojn). Sed unu demando:
"Do you feel what I feel?" = Ĉu vi sentas tion, kion mi sentas?
Ĉu necesas, ke oni skribu kaj tion, kaj kion? (Necesas uzi imperativon!)

Mi pensis ke se ambaŭ vortoj estas je la sama kazo, tiuokaze oni povas skribi nur "kion". (Tio dependas de situacio. En tiu ĉi okazo ambaŭ frazoj estas egale ĝustaj: Ĉu vi sentas tion, kion mi sentas? = Ĉu vi sentas, kion mi sentas?)
Nun iu povus ludi Esperantan version de ĉi tiuj kantoj! Bedaŭrinde, mi ne povas ludi gitaron aŭ tamburon, kaj kanti.. verŝajne ne bona ideo ridulo.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-21 22:32:18

andreasvc:
Sed mi opinias ke la teksto de tiu kanto ne estas tre interesa, simple pri amanto ktp.
Andreas,
Ne gravas, mi tute komprenas, ke bona tradukado postulas, ke oni precipe plezuras al fari ĝin.
Ĝis la, mi kontinuos angle, kaj eble tradukos mem !

PS : la angla estas vere bela lingvo al kanti, kaj verdire mi ege timis pri la rezulto en esperanto ...
shoko.gif
Manu

Reen al la supro