Příspěvky: 9
Jazyk: Esperanto
Genjix (Ukázat profil) 8. září 2010 10:19:52
Dankon.
tommjames (Ukázat profil) 8. září 2010 10:28:06
antoniomoya (Ukázat profil) 8. září 2010 10:31:31
Genjix:"Ni esperu ke la vetero estos tiel bone kiel la lasta fojo."Mi kredas ke tiu frazo estas korekta, krom la vorto "bone". Mi dirus:
"Ni esperu ke la vetero estos tiel bona kiel la lasta fojo (aŭ lastfoje).
Amike.
sudanglo (Ukázat profil) 8. září 2010 11:29:17
Ĉiukaze kutime oni uzas la akuzativon (aŭ la adverbon) kiam la senco estas je tiu okazo.
Do, 'Li ne venis la lastan mardon' aŭ 'Li ne venis marde'
Anstataŭ tiel/kiel (tamen ĝusta) vi povas diri 'same'
'Ni esperu ke la vetero same bonos kiel lastfoje.'
antoniomoya (Ukázat profil) 8. září 2010 11:44:56
sudanglo:'Ni esperu ke la vetero same bonos kiel lastfoje.'Tio estas, sendube, antaŭenira esperanto.
Amike.
Genjix (Ukázat profil) 8. září 2010 12:25:39
Lastfoje bone sonas.
darkweasel (Ukázat profil) 8. září 2010 12:27:30
Miland (Ukázat profil) 8. září 2010 19:59:40
darkweasel (Ukázat profil) 9. září 2010 5:09:08
Miland:Kun klara subjekto kiel la vetero, uzu bona. Vi estus prava uzante bone, se via frazo ne havus klare difinitan subjekton, ekzemple "Ni esperu ke estos tiel bone kiel la lastan fojon".