본문으로

Ĉu tiu frazo ĝustas?

글쓴이: Genjix, 2010년 9월 8일

글: 9

언어: Esperanto

Genjix (프로필 보기) 2010년 9월 8일 오전 10:19:52

"Ni esperu ke la vetero estos tiel bone kiel la lasta fojo."

Dankon.

tommjames (프로필 보기) 2010년 9월 8일 오전 10:28:06

Pri kio temas la elekto "A. aŭ B."? Mi vidas nur unu frazon.

antoniomoya (프로필 보기) 2010년 9월 8일 오전 10:31:31

Genjix:"Ni esperu ke la vetero estos tiel bone kiel la lasta fojo."
Mi kredas ke tiu frazo estas korekta, krom la vorto "bone". Mi dirus:

"Ni esperu ke la vetero estos tiel bona kiel la lasta fojo (aŭ lastfoje).

Amike.

sudanglo (프로필 보기) 2010년 9월 8일 오전 11:29:17

Por miaj oreloj 'lastfoje' pli bonas ol 'la lasta fojo'.

Ĉiukaze kutime oni uzas la akuzativon (aŭ la adverbon) kiam la senco estas je tiu okazo.

Do, 'Li ne venis la lastan mardon' aŭ 'Li ne venis marde'

Anstataŭ tiel/kiel (tamen ĝusta) vi povas diri 'same'

'Ni esperu ke la vetero same bonos kiel lastfoje.'

antoniomoya (프로필 보기) 2010년 9월 8일 오전 11:44:56

sudanglo:'Ni esperu ke la vetero same bonos kiel lastfoje.'
Tio estas, sendube, antaŭenira esperanto. rideto.gif

Amike.

Genjix (프로필 보기) 2010년 9월 8일 오후 12:25:39

Dankon. Mi provas kompreni ke kiel diferencas inter aŭ kiel aŭ tiel.

Lastfoje bone sonas.

darkweasel (프로필 보기) 2010년 9월 8일 오후 12:27:30

Laŭ mi, se oni ne volas diri lastfoje, oni diru la lastan fojon, ĉar temas pri mallongigo de ni esperu, ke la vetero estos same bona kiel ĝi estis la lastan fojon. Alie ŝajnas, ke vi komparas veteron al fojo ...

Miland (프로필 보기) 2010년 9월 8일 오후 7:59:40

Kun klara subjekto kiel la vetero, uzu bona. Vi estus ĝusta uzante bone, se via frazo ne havus klare difinitan subjekton, ekzemple "Ni esperu ke estos tiel bone kiel la lasta fojo".

darkweasel (프로필 보기) 2010년 9월 9일 오전 5:09:08

Miland:Kun klara subjekto kiel la vetero, uzu bona. Vi estus prava uzante bone, se via frazo ne havus klare difinitan subjekton, ekzemple "Ni esperu ke estos tiel bone kiel la lastan fojon".
sal.gif

다시 위로