Към съдържанието

\"La\" lingvo

от Altebrilas, 18 октомври 2010

Съобщения: 14

Език: Esperanto

jchthys (Покажи профила) 25 октомври 2010, 19:50:12

Mark Twain (Samuel CLEMENS) diris tion pri la franca en sia libro «Innocents Abroad»:

"In Paris they just simply opened their eyes and stared when we spoke to them in French! We never did succeed in making those idiots understand their own language."

Esperante:

"En Pariso oni nur malfermadis la okulojn kaj rigardadegis nin, kiam ni parolis al ili france! Ni neniam sukcesis komprenigi tiujn stultulaĉojn sian propran lingvon."

samueldora (Покажи профила) 26 октомври 2010, 19:55:51

Eddycgn:Kennedy venis al Germanio antaŭ multaj jaroj kaj diris al la kunigita popolo:
“Mi estas berlinano! (Ich bin ein Berliner!)

Tio vere okasis (Berliner = berlinano sed ankaŭ fritkuko)
En Berlino la frazo estis ĝusta kaj nemiskomprenebla, ĉar tie la fritkuko ne nomiĝas "Berliner", sed "Pfannkuchen".
rideto.gif

Eddycgn (Покажи профила) 26 октомври 2010, 20:03:24

samueldora:
Eddycgn:Kennedy venis al Germanio antaŭ multaj jaroj kaj diris al la kunigita popolo:
“Mi estas berlinano! (Ich bin ein Berliner!)

Tio vere okasis (Berliner = berlinano sed ankaŭ fritkuko)
En Berlino la frazo estis ĝusta kaj nemiskomprenebla, ĉar tie la fritkuko ne nomiĝas "Berliner", sed "Pfannkuchen".
rideto.gif
Vi pravas, do en Kolonjo "Berliner" estas fritkuko (Krapfen, kiel en Bavarujo)

samueldora (Покажи профила) 26 октомври 2010, 20:24:05

Eble Berlinanoj kaj Kolonianoj devus uzi neŭtralan lingvon en dubaj kazoj.

Обратно нагоре