前往目錄

Etimologio

貼文者: Altebrilas, 2010年10月31日

訊息: 19

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年10月31日上午10:12:01

Mi ŝatus diskuti tiun temon kun alilingvanoj, ĉar oni konstatis, ke multaj vortoj ofte malsimilaj havas komunan devenon:

ekzemple,
la rusa "soyuz" (unio) la hinda (?) "yoga" (esperante jogo) kaj la franca "joug" (jugo, speco de ligna stango por arigi du bovojn kiu tiras plugilon) devenas de la sama hindeŭropa radiko.

aliekzemple, la latindevenaj vortoj en "s" korespodas al grekdevenaj vortoj kun "h".
"sex" (ses, en la latina)-> sekstanto, sesteto
"hexa" (ses, en la greka) -> heksagono, heksametro

same "sol"(latine suno) korespondas al "helios", "super" al "hyper", ktp.

Ĉu tiu temo interesas vin? rideto.gif

gabadubo (顯示個人資料) 2010年10月31日下午9:43:18

Jes, ĉi tiuj temoj interesas min.

Pliekzemple:
Lat. sequor = Gr. hepomai ("sekvi" esperante)
Ĉi tie ankaŭ la "kv"-sono aliiĝas al "p" (aŭ ŝajne kelkfoje "t"), kiel en:
Lat. quinque = Gr. pente ("kvin")

Kaj por kompari la franca kun la nederlanda (ĉi tie okazas la sama, sed la "s" aliiĝis al "é"):
école = school, étudier = studeren...

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年10月31日下午11:31:22

franclingve, la vorto evoluis jene:
(lat) schola - > escole - > école

restas derivataj vortoj kun la malnova formo:

école - > scolaire (lerneja)
étudiant - > studieu x (studema)

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年11月2日下午8:40:57

familio de KAPO
ĝi devenas de la latina "caput" samsignifa, kiu devenas de la sama hindeŭropa radiko kiel la greka "kephale", la malnovangla "hafud", kiu donis "head", kaj la sanskrita "kapalam" (kranio).

G'i ankaŭ donis la francan "chef", kiu sugnifas "estro", "ĉefa" (sama etimologio) kiel en "chef-lieu" (ĉefurbo).

"chef" estas ankaŭ ĉefkuiristo, kaj signifas eminenta kuiristo.

Ankaŭ kapitalo kaj kapitulacio.

Matthieu (顯示個人資料) 2010年11月3日上午9:28:25

Tiu temo estas tre interesa. Mi ĉiam ĝojas ekscii, ke du vortoj, kiuj ŝajnas al mi senrilataj, fakte estas parencaj.

Ekzemple la franca cent kaj la pola sto (100) ambaŭ devenas de la prahindeŭropa vorto *ḱm̥tóm. En kelkaj lingvoj, la prahindeŭropa iĝis k:
[LISTO]
latina centum, franca cent, hispana ciento,
k poste fariĝis h en ĝermanaj lingvoj: angla hundred, germana hundert.[/list]En aliaj lingvoj, iĝis s, ekzemple en la slavaj lingvoj (praslave *sъto, sto en ĉiuj modernaj slavaj lingvoj).

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年11月3日下午1:54:46

Ĉu estas vortoj el japana, korea aŭ ĉina etimo en la esperanta?
Aŭ el aliaj maloftaj lingvoj?

Mi nur konas "ĝirafo", "lazura", el la araba.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年11月3日下午7:06:30

Eddycgn:Ĉu estas vortoj el japana, korea aŭ ĉina etimo en la esperanta?
Aŭ el aliaj maloftaj lingvoj?

Mi nur konas "ĝirafo", "lazura", el la araba.
Origamio, cunamo, uŝuo, karateo, ŝinobo ...

vidas vandenis:Litova lingvo estas plej malnova el hindeŭropaj lingvoj.
Ĉu? Kiel unu el diversaj lingvoj, kiuj devenas de la sama fonto, povas esti "plej malnova"?

Kion vi verŝajne celas, estas, ke la litova estas plej proksima al la originala hindeŭropa lingvo. Tio tamen ne signifas, ke ĝi estas "pli malnova" ol aliaj lingvoj. Ja ĉiuj lingvoj - ankaŭ la litova - evoluas.

Rohan (顯示個人資料) 2010年11月3日下午8:08:13

Saluton al ĉiuj.

Tra la tuta hind-eŭropa lingvaro rimarkiĝas prefikso sufiĉe komuna, ŝajne. Mi parolas pri la latina 'con', kiu en la greka estas 'syn/sym', sanskrite 'sam' kaj perse 'ham' (kaj esperante 'kun'/'sam' ridulo.gif ).

Do ekzemple, en sanskrito, 'samvaad' signifas 'kunparolo'. Persa (kaj ankaŭ urdua) 'hamraahi' signifas 'vojkunulo' aŭ 'samvojulo' (raah = vojo). De la latina kaj greka facile troviĝas grandan nombron da ekzemploj tiaj. Mi citas iliajn anglajn formojn ĉi tie ĉar mi ne konas la originalajn: constellation (stelkunaĵo, stelaro), synergy (kunlaboro?) ktp.

Plie, troviĝas vortoj en la moderna angla kaj en sanskrito (kaj pro tio en aliaj barataj lingvoj) kiuj similas. Ekzemple:

Door - Dvaar (Pordo)
Medium - Maadhyam (Medio)
Wagon - Waahan (Vagono)
Serpent - Sarpa (Serpento)

Kaj inter la latina kaj sanskrito:

Ignis - Agni (Fajro)
Ped(em) - Pad (Piedo)

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年11月6日下午11:59:03

Mutusen:
[LISTO]
latina centum, franca cent, hispana ciento,
k poste fariĝis h en ĝermanaj lingvoj: angla hundred, germana hundert.[/list]
Mi supozas, ke en la germana knt -> hnt, kaj hnd en la angla.

Sed kiel klarigi la finon: hundERT, hundRED ?
Ĉu iu havas la respondon?

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年11月7日上午12:07:55

Tra la tuta hind-eŭropa lingvaro rimarkiĝas prefikso sufiĉe komuna, ŝajne. Mi parolas pri la latina 'con', kiu en la greka estas 'syn/sym', sanskrite 'sam' kaj perse 'ham' (kaj esperante 'kun'/'sam' ridulo.gif ).
Ĉu estas rilato inter la sanskrita "sam" kaj la angla "same" kiu donis "sama" en esperanto?

Se tio ekzistas, "kun" kaj "sama" estas kuzaj esperantaj vortoj!

回到上端