Mergi la conținut

Kiel ni nomiĝu la vesperon de 31an decembro?

de Miland, 31 decembrie 2010

Contribuții/Mesaje: 29

Limbă: Esperanto

galvis (Arată profil) 1 ianuarie 2011, 03:20:06

Hispane estas : La vespero de nova jaro---la víspera de año nuevo.

ceigered (Arată profil) 1 ianuarie 2011, 04:05:11

darkweasel:do mi voĉdonis por antaŭnovjara vespero.
Mi ankaŭ.

darkweasel (Arată profil) 1 ianuarie 2011, 13:25:48

feliz123:
* Ĉu tiu uzo de "tute" estas kutima?
Mi dirus entute.

Puntum (Arată profil) 1 ianuarie 2011, 15:45:32

En Hispanujo, ankaŭ "nokto malnova"

feliz123 (Arată profil) 1 ianuarie 2011, 20:25:32

darkweasel:
feliz123:
* Ĉu tiu uzo de "tute" estas kutima?
Mi dirus entute.
Dankon.

nikko (Arată profil) 2 ianuarie 2011, 15:44:36

Uzo de religia idiotismo estas maltaŭga en Esperanto. antaŭnovjara nokto aŭ novjariĝa notko tute bontaŭgas.

Altebrilas (Arată profil) 2 ianuarie 2011, 16:46:38

Tio dependas pri kio temas: ĉu pri la vespero, la nokto aŭ la festo.

Ĉiukaze "novjariĝo" ŝajnas sufiĉe komprenebla. Se iu deziras esti pli preciza, "antaŭnovjara vespero" taŭgas, sed iom pezas. Kial ne "lasta vespero" (de la jaro)?

ceigered (Arată profil) 2 ianuarie 2011, 17:45:28

Altebrilas:Tio dependas pri kio temas: ĉu pri la vespero, la nokto aŭ la festo.

Ĉiukaze "novjariĝo" ŝajnas sufiĉe komprenebla. Se iu deziras esti pli preciza, "antaŭnovjara vespero" taŭgas, sed iom pezas. Kial ne "lasta vespero" (de la jaro)?
"Jarlasta vespero"? rideto.gif

zan (Arată profil) 4 ianuarie 2011, 04:51:30

en la japana: 大みそか(oomisoka), la lasta monatfino

"la vespero de 31an decembro": Ni normale diras "la vespero de oomisoka". Alie "年越し(toŝikoŝi)", kiu signifas "la transpaso de la jaro", aŭ "除夜(ĵoja)", kiu ŝjane signifas "la cetera nokto".

Eddycgn (Arată profil) 4 ianuarie 2011, 21:12:38

zan:en la japana: 大みそか(oomisoka), la lasta monatfino

"la vespero de 31an decembro": Ni normale diras "la vespero de oomisoka". Alie "年越し(toŝikoŝi)", kiu signifas "la transpaso de la jaro", aŭ "除夜(ĵoja)", kiu ŝjane signifas "la cetera nokto".
Ĉu vi festis bonan 大みそか-n, zan?
Feliĉan dumil-dekunu!
Eddi

Înapoi mai sus