前往目錄

Kiel ni nomiĝu la vesperon de 31an decembro?

貼文者: Miland, 2010年12月31日

訊息: 29

語言: Esperanto

Chainy (顯示個人資料) 2011年1月5日上午8:55:51

Laŭ la Wells vortaro, la angla vorto "eve" = antaŭvespero aŭ antaŭtago. Do, eble "Novjara antaŭvespero"?! (se traduki de la angla 'New Year's Eve") Sed, kiel mi jam menciis en la angla forumo, kial ne simple nomi ĝin 'Novjara Festo'? - Ĉi tiu vespero havas nomon ĝuste ĉar ni festas dum ĝi!

Kaj la 1-an de Januaro oni povus nomi "Novjara Ferio" aŭ 'Novjara Tago'. En la plejmulto de kulturoj, ŝajne tiu ĉi tago ja estas ferio!

Junpe (顯示個人資料) 2011年1月5日上午9:29:22

Mi aŭdis, ke la japana nomo de la 31a de decembro "o-misoka" originale signifas "la granda trideka tago", ĉar ĝi estas la lasta fina tago de monato inter aliaj tridekaj tagoj de monatoj, kiuj ĉiuj havas tridek tagojn laŭ la antaŭa japana kalendaro (luna kalendaro), kvankam eĉ en Japanio oni ne plue uzas la lunan kalendaron ĉiutage, kaj oni ordinare ne konas la originalan sgnifon de la nomo.

Sed Esperante mi preferas "Novjariĝa vespero", kiu ŝajnas esti kulture neŭtrala.

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年1月5日下午11:53:56

ceigered:
Altebrilas:Tio dependas pri kio temas: ĉu pri la vespero, la nokto aŭ la festo.

Ĉiukaze "novjariĝo" ŝajnas sufiĉe komprenebla. Se iu deziras esti pli preciza, "antaŭnovjara vespero" taŭgas, sed iom pezas. Kial ne "lasta vespero" (de la jaro)?
"Jarlasta vespero"? rideto.gif
Bona ideo, ĉat "lasta" sola povas elvoki mortkondamniton... malgajo.gif

ceigered (顯示個人資料) 2011年1月6日上午8:00:22

Altebrilas:
ceigered:
Altebrilas:Tio dependas pri kio temas: ĉu pri la vespero, la nokto aŭ la festo.

Ĉiukaze "novjariĝo" ŝajnas sufiĉe komprenebla. Se iu deziras esti pli preciza, "antaŭnovjara vespero" taŭgas, sed iom pezas. Kial ne "lasta vespero" (de la jaro)?
"Jarlasta vespero"? rideto.gif
Bona ideo, ĉat "lasta" sola povas elvoki mortkondamniton... malgajo.gif
Nu... almenaŭ ĝi ne estas "lastjara vespero" lango.gif (31a decembro 2011 antaŭ la jaro 2012? okulumo.gif)

@ la temo:
Artikolo de esperanto.cri.cn pri la temo, kun "jarfina vespero"

mpeg (顯示個人資料) 2011年1月6日上午9:15:18

Mi voĉdonis por "antaŭnovjara vespero".

Thomas34 (顯示個人資料) 2011年1月19日下午4:52:39

Malnovjara vespero.

Koracio (顯示個人資料) 2011年1月20日下午5:34:00

Kial atendas la optimisto kaj kial la pesimisto la midnokton en la vesperon de 31an decembro?

La optimisto atendas, por ke estu novjaro. La pesimisto, por ke ĉesu la malnova jaro.

Paulinho (顯示個人資料) 2011年2月20日下午12:09:55

Oni diras en Brazilo (portugale??) Réveillon. La vorto estas franca ek réveiller - veki vekiĝi. Sed ĝuste ĉi tiu tage oni ne dormas...

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年2月22日下午6:28:25

Paulinho:Oni diras en Brazilo (portugale??) Réveillon. La vorto estas franca ek réveiller - veki vekiĝi. Sed ĝuste ĉi tiu tage oni ne dormas...
Ankaŭ en la itala oni diras "veglione". Do tio estas la festo kiam oni ne dormas, danzas kaj festenas, ne la tago mem.
"Vegliare" = maldormi.

回到上端