Príspevky: 29
Jazyk: Esperanto
Chainy (Zobraziť profil) 5. januára 2011 8:55:51
Kaj la 1-an de Januaro oni povus nomi "Novjara Ferio" aŭ 'Novjara Tago'. En la plejmulto de kulturoj, ŝajne tiu ĉi tago ja estas ferio!
Junpe (Zobraziť profil) 5. januára 2011 9:29:22
Sed Esperante mi preferas "Novjariĝa vespero", kiu ŝajnas esti kulture neŭtrala.
Altebrilas (Zobraziť profil) 5. januára 2011 23:53:56
ceigered:Bona ideo, ĉat "lasta" sola povas elvoki mortkondamniton...Altebrilas:Tio dependas pri kio temas: ĉu pri la vespero, la nokto aŭ la festo."Jarlasta vespero"?
Ĉiukaze "novjariĝo" ŝajnas sufiĉe komprenebla. Se iu deziras esti pli preciza, "antaŭnovjara vespero" taŭgas, sed iom pezas. Kial ne "lasta vespero" (de la jaro)?
ceigered (Zobraziť profil) 6. januára 2011 8:00:22
Altebrilas:Nu... almenaŭ ĝi ne estas "lastjara vespero" (31a decembro 2011 antaŭ la jaro 2012? )ceigered:Bona ideo, ĉat "lasta" sola povas elvoki mortkondamniton...Altebrilas:Tio dependas pri kio temas: ĉu pri la vespero, la nokto aŭ la festo."Jarlasta vespero"?
Ĉiukaze "novjariĝo" ŝajnas sufiĉe komprenebla. Se iu deziras esti pli preciza, "antaŭnovjara vespero" taŭgas, sed iom pezas. Kial ne "lasta vespero" (de la jaro)?
@ la temo:
Artikolo de esperanto.cri.cn pri la temo, kun "jarfina vespero"
mpeg (Zobraziť profil) 6. januára 2011 9:15:18
Thomas34 (Zobraziť profil) 19. januára 2011 16:52:39
Koracio (Zobraziť profil) 20. januára 2011 17:34:00
La optimisto atendas, por ke estu novjaro. La pesimisto, por ke ĉesu la malnova jaro.
Paulinho (Zobraziť profil) 20. februára 2011 12:09:55
Eddycgn (Zobraziť profil) 22. februára 2011 18:28:25
Paulinho:Oni diras en Brazilo (portugale??) Réveillon. La vorto estas franca ek réveiller - veki vekiĝi. Sed ĝuste ĉi tiu tage oni ne dormas...Ankaŭ en la itala oni diras "veglione". Do tio estas la festo kiam oni ne dormas, danzas kaj festenas, ne la tago mem.
"Vegliare" = maldormi.