Missatges: 125
Llengua: Esperanto
Miland (Mostra el perfil) 20 d’abril de 2011 9.19.43
sudanglo (Mostra el perfil) 20 d’abril de 2011 11.14.50
Miland (Mostra el perfil) 20 d’abril de 2011 15.10.17
sudanglo:.. la ebleco uzi rektan objekton aŭ ne, devenas de la signifo de la radikalo (kunmetaĵo sen finaĵo) kaj ne de la transitiveco de la kunmetitaj eroj.Miaopinie transitiveco devenas de la signifo de tuta verbo. Tio ne ĉiam sekvas la signifon, kiun havas parto de kunmetita verbo. Ekzemple manĝi estas transitiva, sed matenmanĝi estas (kutime) netransitiva.
Altebrilas (Mostra el perfil) 27 d’abril de 2011 21.11.15
Ĉu ĉiu-ajn esperantisto rajtas krei kunmetaĵojn, aŭ ĉu iu aŭtoritato (aŭ la unua kreinto de vorto) povas trudi sian signifon al la tuta esperantistaro?
Kirilo81 (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2011 10.39.01
Fakte apartenas al la difino de kunmetaĵoj, ke ili estas pli ol la sumo de siaj eroj ("kunmetaĵo ne estas difino").
tranĉilo ne estas iu ajn ilo por tranĉi, sed iu specifa (ĉi-kaze prototipa), oni devas tion lerni. Tamen formo kiel tranĉilo estas pli oportuna ol ekz. *najfo, ĉar ĝi donas almenaŭ sufiĉe precizan indikon, pri kio entute temas.
Kaj kiel ĉe simplaj radikoj ankaŭ ĉe kunmetaĵoj dependas de socia konvencio, kion ili signifu.
Ĝuste pro tio ĉe unuopaj vortoj oni ja povas disputi, ekz. ĉu preĝejo estas uzebla nur por kristana preĝo-ejo, aŭ, depende de la lando, ankaŭ por hebrea aŭ islama ktp.
sudanglo (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2011 20.24.30
Lernejo ne estas Universitato kaj en Altlernejo oni ne trovus dekjaraĝajn lernant(in)ojn. Same Lernejo ne estas ĉambro en kiu mi lernas.
Altebrilas (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2011 23.26.51
Do la signifo de kunmetaĵo estas tiu, kiun la unua uzanto atribuas al ĝi.
La konsekvenco estas, ke oni devas enmemorigi ĉiujn signifojn de la kunmetaĵoj. Kaj tio estas prekaŭ la sama kiel memorigi la vortojn mem.
Tio starigas problemon, ĉar la celo de esperanto estas postuli limigitan (kaj ne kreskantan!) klopodon de memoro.
Kirilo81 (Mostra el perfil) 29 d’abril de 2011 6.56.55
Altebrilas:Ne. Estas granda diferenco, ĉu oni devas lerni tute arbitran aron da sonoj aŭ kunmetaĵon de konataj elementoj!
La konsekvenco estas, ke oni devas enmemorigi ĉiujn signifojn de la kunmetaĵoj. Kaj tio estas prekaŭ la sama kiel memorigi la vortojn mem.
Krome, "lernejo", "glaciaĵo" ktp. estas ekstremaj ekzemploj, kutime kunmetaĵoj estas sufiĉe flekseblaj, tiel ke la kunteksto montras, pri kia objekto ĝuste temas.
Kaj vi donis radikon, ne kunmetaĵon kiel ekzemplon de prototipeco - tio montras, ke tiu problemo estas 1e sendependa de la vortfarada tipo kaj 2e ne vera problemo: La prototipa aliro al semantiko ĝuste allasas variaĵojn kiel pentagona kaj rektangulo por la sama objekto, aliaj trajtoj estas pli gravaj.
Altebrilas (Mostra el perfil) 29 d’abril de 2011 7.32.55
Mi havas alian ekzemplon ol "domo". Senkorkigilo estas la afero por eligi la korkajn ŝtopilojn el boteloj. En la franca, estas laŭlitere "ŝtopiltirilo". En la angla, estas "korkoŝraŭbo". Ĉu la esperanta senkorkigilo estas iu ajn aparato por senigi ion ajn pri ĝia ia-ajn-signifa korko?
Mi preferas, ke kunmetaĵoj restu pragmatikecaj, por ne krei idiotismojn kiuj iom post iom similigos esperanton al naciaj lingvoj.
sudanglo (Mostra el perfil) 29 d’abril de 2011 12.08.26
Do ni prenu 'korktirilo'. En la tuta Eŭropo oni konas vinon kaj la neceseson de ileto por senŝtopiligo de la botelo.
Do nature, korktirilo etikedus unualoke 'tire-bouchon' kaj 'corkscrew' - iletoj de certa formo.
Se la mondo ŝanĝiĝus kaj oni ne plu eltiras ian kork-similan ŝtopilon antaŭ ol trinki la vinon, sed trukas alimaniere, estas du eblecoj.
Aŭ oni etendus la aplikon de la vorto korktirilo, aŭ oni trovus alian vorton (aŭ kunmetaĵon) kiu ŝajnas eble roli kiel priskribon de la novaj iletoj kaj ties novaj manieroj de funkcio.
Intertempe, se vi petas de relative nov-bakitaj Esperantistoj ke ili desegnu korktirilon, mi supozas ke ĉiuj desegnoj similus. Kio pruvus ke la kunmetaĵo estas oportuna.
Se kunmetaĵo ne funkcias bone por bildigi sian signifon, tiam ĝenerale tiaj vortoj ne estas akceptitaj de la Esperantistoj kaj estas anstataŭigitaj per aliaj formoj.
Kio ekzistas en la mondo kaj pri kio oni bezonas paroli determinas la signifon de kunmetaĵoj. Kiel mi diris, ili estas oportunaj.
Oni povus teoriume debati pri la signifoj-limoj de certaj kunmetitaj vortoj, sed en la praktiko ĉio iras sufiĉe glate, ĉar kiel homoj ni konas la mondon (aŭ ni ofte renkontis jam la koncernan kunmetaĵon, kaj konas la uzon de tiu vorto).
Kiel tio aplikiĝas al Matenmanĝi? Nu matenmanĝo estas tre uzata vorto kun klara apliko. Nature, matenmanĝi fariĝis ne-transitiva ĉar oni tuj sentas ke la verbo estas matenmanĝ-i kaj ne maten-manĝi.