Skip to the content

Kiel vi pruvus ke ..

by sudanglo, March 10, 2011

Messages: 133

Language: Esperanto

Miland (User's profile) March 22, 2011, 11:06:44 AM

Miaopinie, se fojfoje iu diris ke li "matenmanĝis ovojn", aliaj povus kompreni ilin sufiĉe facile.

Simile, se oni fojfoje uzus plaĉitelefoni kun rektaj objektoj.

Kiu vivos, tiu vidos, ĉu la transitiveco de la verboj tiel evoluos. La eblo miaopinie estas pli granda por telefoni pro la nuntaga ĉie-esto de poŝtelefonoj. Mi estas malpli certa pri la aliaj du.

Hauxkins (User's profile) March 22, 2011, 12:53:12 PM

Kial ne anstataŭigi "matenmanĝis je pano kaj kafo" per "matenmanĝumis panon kaj kafon"? Oni eĉ povus diri "matenmanĝigis panon kaj kafon". Hmm. La lasta ne montras kies matenmanĝo ili iĝis..

Miland (User's profile) March 22, 2011, 12:59:51 PM

Haŭkins:Kial ne anstataŭigi "matenmanĝis je pano kaj kafo" per "matenmanĝumis panon kaj kafon"?
Ambaŭ taŭgas, miaopinie. Aŭ eble "matenmanĝis per pano", ktp.

Hauxkins (User's profile) March 22, 2011, 2:02:22 PM

Mi pripensis pri 'per', sed oni manĝas per kulero, tranĉilo ktp, ne per la manĝaĵo mem, kiel implicita. Ne sentis tute ĝuste al mi.

Tamen, eble mi eraras, ĉar 'manĝi' ne estas 'matenmanĝi'..

Kirilo81 (User's profile) April 18, 2011, 10:09:50 AM

Por varmigi la malvarman kafon de ĉi tiu matenmanĝo: Jen ligo al tre interesa lingvoscienca artikolo de Kin Miner pri transitiveco en E-o ĝenerale: http://lingvakritiko.com/2009/06/01/noto-pri-tra...

sudanglo (User's profile) April 18, 2011, 4:53:27 PM

Se mi bone komprenis la argumentadon de Ken Miner li konsentas kun mi ke matenmanĝi ja povus esti netransitiva (do oni ne diru mi matenmanĝis ovon) kvankam oni ja povas diri mi manĝis ovon.

Kirilo81 (User's profile) April 18, 2011, 9:12:50 PM

sudanglo:Se mi bone komprenis la argumentadon de Ken Miner li konsentas kun mi ke matenmanĝi ja povus esti netransitiva (do oni ne diru mi matenmanĝis ovon) kvankam oni ja povas diri mi manĝis ovon.
Mi pensas, ke jes, ĉar transitiveco laŭ li dependas ne nur de la unuopaj morfemoj (radikoj), sed de la tuto (mi samopinias).

Miland (User's profile) April 20, 2011, 9:19:43 AM

Dum la lasta brita kongreso, en "Conversational Esperanto" (Ĉiutaga Esperanto) fare de Don Lord (2-a eldono, libroj de dialogoj por anglalingvaj lernantoj), mi eltrovis la jenan (dialogo 4.1, paĝo 51): Kiam mi vojaĝis en Eŭropo, mi matenmanĝis fromanĝon. Krom se Don Lord senintence eraris (kion mi dubas), eble le transitiveco de la verbo ne devas esti tute rigida.

sudanglo (User's profile) April 20, 2011, 11:14:50 AM

Tamen Miland, ĉu diri matenmanĝi ion estas akceptinde aŭ ne, la argumentado de Ken Miner konvinkis min ke la ebleco uzi rektan objekton aŭ ne, devenas de la signifo de la radikalo (kunmetaĵo sen finaĵo) kaj ne de la transitiveco de la kunmetitaj eroj.

Miland (User's profile) April 20, 2011, 3:10:17 PM

sudanglo:.. la ebleco uzi rektan objekton aŭ ne, devenas de la signifo de la radikalo (kunmetaĵo sen finaĵo) kaj ne de la transitiveco de la kunmetitaj eroj.
Miaopinie transitiveco devenas de la signifo de tuta verbo. Tio ne ĉiam sekvas la signifon, kiun havas parto de kunmetita verbo. Ekzemple manĝi estas transitiva, sed matenmanĝi estas (kutime) netransitiva.

Back to the top