Tästä sisältöön

Kiel vi pruvus ke ..

sudanglo :lta, 10. maaliskuuta 2011

Viestejä: 125

Kieli: Esperanto

Miland (Näytä profiilli) 20. huhtikuuta 2011 9.19.43

Dum la lasta brita kongreso, en "Conversational Esperanto" (Ĉiutaga Esperanto) fare de Don Lord (2-a eldono, libroj de dialogoj por anglalingvaj lernantoj), mi eltrovis la jenan (dialogo 4.1, paĝo 51): Kiam mi vojaĝis en Eŭropo, mi matenmanĝis fromanĝon. Krom se Don Lord senintence eraris (kion mi dubas), eble le transitiveco de la verbo ne devas esti tute rigida.

sudanglo (Näytä profiilli) 20. huhtikuuta 2011 11.14.50

Tamen Miland, ĉu diri matenmanĝi ion estas akceptinde aŭ ne, la argumentado de Ken Miner konvinkis min ke la ebleco uzi rektan objekton aŭ ne, devenas de la signifo de la radikalo (kunmetaĵo sen finaĵo) kaj ne de la transitiveco de la kunmetitaj eroj.

Miland (Näytä profiilli) 20. huhtikuuta 2011 15.10.17

sudanglo:.. la ebleco uzi rektan objekton aŭ ne, devenas de la signifo de la radikalo (kunmetaĵo sen finaĵo) kaj ne de la transitiveco de la kunmetitaj eroj.
Miaopinie transitiveco devenas de la signifo de tuta verbo. Tio ne ĉiam sekvas la signifon, kiun havas parto de kunmetita verbo. Ekzemple manĝi estas transitiva, sed matenmanĝi estas (kutime) netransitiva.

Altebrilas (Näytä profiilli) 27. huhtikuuta 2011 21.11.15

Se la signifo de "matenmanĝi" estas io pli ol la signifo de ĝiaj du elementoj, kiel oni determinas tiun signifon? Se la signifo de kunmetaĵo dependas de la kono de la mondo, ĉu tiu kono estas sufiĉe internacia por ke ĉiuj komprenu sammaniere la kunmetaĵon?

Ĉu ĉiu-ajn esperantisto rajtas krei kunmetaĵojn, aŭ ĉu iu aŭtoritato (aŭ la unua kreinto de vorto) povas trudi sian signifon al la tuta esperantistaro?

Kirilo81 (Näytä profiilli) 28. huhtikuuta 2011 10.39.01

Bonaj demandoj, altebrilas!

Fakte apartenas al la difino de kunmetaĵoj, ke ili estas pli ol la sumo de siaj eroj ("kunmetaĵo ne estas difino").
tranĉilo ne estas iu ajn ilo por tranĉi, sed iu specifa (ĉi-kaze prototipa), oni devas tion lerni. Tamen formo kiel tranĉilo estas pli oportuna ol ekz. *najfo, ĉar ĝi donas almenaŭ sufiĉe precizan indikon, pri kio entute temas.

Kaj kiel ĉe simplaj radikoj ankaŭ ĉe kunmetaĵoj dependas de socia konvencio, kion ili signifu.
Ĝuste pro tio ĉe unuopaj vortoj oni ja povas disputi, ekz. ĉu preĝejo estas uzebla nur por kristana preĝo-ejo, aŭ, depende de la lando, ankaŭ por hebrea aŭ islama ktp.

sudanglo (Näytä profiilli) 28. huhtikuuta 2011 20.24.30

Mi tute konsentas, Kirilo. La kunmetaĵoj estas oportunaĵoj.

Lernejo ne estas Universitato kaj en Altlernejo oni ne trovus dekjaraĝajn lernant(in)ojn. Same Lernejo ne estas ĉambro en kiu mi lernas.

Altebrilas (Näytä profiilli) 28. huhtikuuta 2011 23.26.51

Prototipeco estas kultura afero. Ekz. prototypa domo estas pentagona en nordaj pluvaj landoj, kaj rektangula en sudaj sunaj landoj.

Do la signifo de kunmetaĵo estas tiu, kiun la unua uzanto atribuas al ĝi.

La konsekvenco estas, ke oni devas enmemorigi ĉiujn signifojn de la kunmetaĵoj. Kaj tio estas prekaŭ la sama kiel memorigi la vortojn mem.

Tio starigas problemon, ĉar la celo de esperanto estas postuli limigitan (kaj ne kreskantan!) klopodon de memoro.

Kirilo81 (Näytä profiilli) 29. huhtikuuta 2011 6.56.55

Altebrilas:
La konsekvenco estas, ke oni devas enmemorigi ĉiujn signifojn de la kunmetaĵoj. Kaj tio estas prekaŭ la sama kiel memorigi la vortojn mem.
Ne. Estas granda diferenco, ĉu oni devas lerni tute arbitran aron da sonoj aŭ kunmetaĵon de konataj elementoj!
Krome, "lernejo", "glaciaĵo" ktp. estas ekstremaj ekzemploj, kutime kunmetaĵoj estas sufiĉe flekseblaj, tiel ke la kunteksto montras, pri kia objekto ĝuste temas.

Kaj vi donis radikon, ne kunmetaĵon kiel ekzemplon de prototipeco - tio montras, ke tiu problemo estas 1e sendependa de la vortfarada tipo kaj 2e ne vera problemo: La prototipa aliro al semantiko ĝuste allasas variaĵojn kiel pentagona kaj rektangulo por la sama objekto, aliaj trajtoj estas pli gravaj.

Altebrilas (Näytä profiilli) 29. huhtikuuta 2011 7.32.55

Vi bonege vortigas la problemon: ĉu kunmetaĵoj dependas de la kunteksto aŭ ne? Lingvistike, ĉu estas afero pri semantiko (kiu dependas nur de la lingvo) aŭ pri pragmatiko (kiu dependas de la kunteksto)?

Mi havas alian ekzemplon ol "domo". Senkorkigilo estas la afero por eligi la korkajn ŝtopilojn el boteloj. En la franca, estas laŭlitere "ŝtopiltirilo". En la angla, estas "korkoŝraŭbo". Ĉu la esperanta senkorkigilo estas iu ajn aparato por senigi ion ajn pri ĝia ia-ajn-signifa korko?

Mi preferas, ke kunmetaĵoj restu pragmatikecaj, por ne krei idiotismojn kiuj iom post iom similigos esperanton al naciaj lingvoj.

sudanglo (Näytä profiilli) 29. huhtikuuta 2011 12.08.26

Mi supozus ke tiuj kunmetaĵo en Esperanto kiuj fariĝis iom idiotisma, en la senco ke la apliko de la kun metita vorto estas pli limigita ol sugestus ties 'eroj', estas kunmetaĵoj ofte uzataj (do bone konataj) aŭ kies signifoj estas kondiĉitaj de kio ekzistas kaj estas bone konata en la mondo.

Do ni prenu 'korktirilo'. En la tuta Eŭropo oni konas vinon kaj la neceseson de ileto por senŝtopiligo de la botelo.

Do nature, korktirilo etikedus unualoke 'tire-bouchon' kaj 'corkscrew' - iletoj de certa formo.

Se la mondo ŝanĝiĝus kaj oni ne plu eltiras ian kork-similan ŝtopilon antaŭ ol trinki la vinon, sed trukas alimaniere, estas du eblecoj.

Aŭ oni etendus la aplikon de la vorto korktirilo, aŭ oni trovus alian vorton (aŭ kunmetaĵon) kiu ŝajnas eble roli kiel priskribon de la novaj iletoj kaj ties novaj manieroj de funkcio.

Intertempe, se vi petas de relative nov-bakitaj Esperantistoj ke ili desegnu korktirilon, mi supozas ke ĉiuj desegnoj similus. Kio pruvus ke la kunmetaĵo estas oportuna.

Se kunmetaĵo ne funkcias bone por bildigi sian signifon, tiam ĝenerale tiaj vortoj ne estas akceptitaj de la Esperantistoj kaj estas anstataŭigitaj per aliaj formoj.

Kio ekzistas en la mondo kaj pri kio oni bezonas paroli determinas la signifon de kunmetaĵoj. Kiel mi diris, ili estas oportunaj.

Oni povus teoriume debati pri la signifoj-limoj de certaj kunmetitaj vortoj, sed en la praktiko ĉio iras sufiĉe glate, ĉar kiel homoj ni konas la mondon (aŭ ni ofte renkontis jam la koncernan kunmetaĵon, kaj konas la uzon de tiu vorto).

Kiel tio aplikiĝas al Matenmanĝi? Nu matenmanĝo estas tre uzata vorto kun klara apliko. Nature, matenmanĝi fariĝis ne-transitiva ĉar oni tuj sentas ke la verbo estas matenmanĝ-i kaj ne maten-manĝi.

Takaisin ylös