Сообщений: 133
Язык: Esperanto
Miland (Показать профиль) 22 марта 2011 г., 11:06:44
Simile, se oni fojfoje uzus plaĉi aŭ telefoni kun rektaj objektoj.
Kiu vivos, tiu vidos, ĉu la transitiveco de la verboj tiel evoluos. La eblo miaopinie estas pli granda por telefoni pro la nuntaga ĉie-esto de poŝtelefonoj. Mi estas malpli certa pri la aliaj du.
Hauxkins (Показать профиль) 22 марта 2011 г., 12:53:12
Miland (Показать профиль) 22 марта 2011 г., 12:59:51
Haŭkins:Kial ne anstataŭigi "matenmanĝis je pano kaj kafo" per "matenmanĝumis panon kaj kafon"?Ambaŭ taŭgas, miaopinie. Aŭ eble "matenmanĝis per pano", ktp.
Hauxkins (Показать профиль) 22 марта 2011 г., 14:02:22
Tamen, eble mi eraras, ĉar 'manĝi' ne estas 'matenmanĝi'..
Kirilo81 (Показать профиль) 18 апреля 2011 г., 10:09:50
sudanglo (Показать профиль) 18 апреля 2011 г., 16:53:27
Kirilo81 (Показать профиль) 18 апреля 2011 г., 21:12:50
sudanglo:Se mi bone komprenis la argumentadon de Ken Miner li konsentas kun mi ke matenmanĝi ja povus esti netransitiva (do oni ne diru mi matenmanĝis ovon) kvankam oni ja povas diri mi manĝis ovon.Mi pensas, ke jes, ĉar transitiveco laŭ li dependas ne nur de la unuopaj morfemoj (radikoj), sed de la tuto (mi samopinias).
Miland (Показать профиль) 20 апреля 2011 г., 9:19:43
sudanglo (Показать профиль) 20 апреля 2011 г., 11:14:50
Miland (Показать профиль) 20 апреля 2011 г., 15:10:17
sudanglo:.. la ebleco uzi rektan objekton aŭ ne, devenas de la signifo de la radikalo (kunmetaĵo sen finaĵo) kaj ne de la transitiveco de la kunmetitaj eroj.Miaopinie transitiveco devenas de la signifo de tuta verbo. Tio ne ĉiam sekvas la signifon, kiun havas parto de kunmetita verbo. Ekzemple manĝi estas transitiva, sed matenmanĝi estas (kutime) netransitiva.