Al la enhavo

Intenco de vorto "Esperanto" en via landlingvo

de k273, 2013-majo-07

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

JDnDorks (Montri la profilon) 2013-majo-07 21:03:44

En la angla, oni povas diri "hoper", sed neniu diras tion. Kutime, "esperanto" tradukas tiel "one who hopes" (oni kiu esperas).

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-majo-07 21:36:20

juanr2099:En la Hispanan ankaŭ ne eblas laŭlitere traduki "Esperanto", tamen oni povus diri "El que espera" aŭ "el que tiene esperanza". Tiu, kiu esperas.
Ja eblas diri "esperanzado"-n, tiu kiu havas esperon, kiu esperas, jam drinkulo diris tion ĉi, ridulo.gif

BartexXx310 (Montri la profilon) 2013-majo-08 08:47:06

En pola lingvo esperanton signifas 'człowiek mający nadzieję'

hebda999 (Montri la profilon) 2013-majo-08 14:40:25

BartexXx310:En pola lingvo esperanton signifas 'człowiek mający nadzieję'
Pli bone:

esperanto = frajer

troyshadow (Montri la profilon) 2013-majo-08 16:11:43

hebda999:
BartexXx310:En pola lingvo esperanton signifas 'człowiek mający nadzieję'
Pli bone:

esperanto = frajer
cxu en la pola ne ekzistas verbo kaj participo de vorto 'nadzieja'?

Ubikspray (Montri la profilon) 2013-majo-08 17:45:20

En la germana oni povus diri "Hoffender" aŭ "Hoffende", iu (vira aŭ virina), kiu esperas.
Sed oni ankaŭ povus "jemand, der hofft", iu, kiu esperas.

Demian (Montri la profilon) 2013-majo-08 19:39:25

Hindustane (hinde kaj urdue):

"par ūmīd" aŭ "āśāvān" = esperanto

jise ūmīd ho = kiu esperas

troyshadow (Montri la profilon) 2013-majo-09 04:47:54

en la rusa lauxsence estus pli bone tpaduki "esperanto" kiel 'Лелеящий надежду'-kavanto esperon(lelejasx'ij nadejxdu)

fstphane (Montri la profilon) 2013-majo-09 09:12:24

France, Esperanto sin tradukas tiel:

Celui qui espére. ( Tiu, kiu esperas.)

hebda999 (Montri la profilon) 2013-majo-09 16:20:39

troyshadow:
hebda999:
BartexXx310:En pola lingvo esperanton signifas 'człowiek mający nadzieję'
Pli bone:

esperanto = frajer
cxu en la pola ne ekzistas verbo kaj participo de vorto 'nadzieja'?
Ne, tiuj ne ekzistas.

esperi = mieć nadzieję [havi esperon]
esperanto = mający nadzieję [havanto de espero]

"frajer" estis ŝerco.

Reen al la supro