본문으로

Cimoj, eraroj kaj plibonigindaĵoj de la nova lernu!

글쓴이: Jev, 2006년 7월 30일

글: 60

언어: Esperanto

Jev (프로필 보기) 2006년 8월 1일 오후 9:07:26

wulfgang:http://vikio.lernu.net/ĈefaPaĝo
ne kompensas ĉ ktp kun la konformaj signoj (ne nur en la adreso, sed ankaŭ ne en la teksto!)
La vikio ne subtenas unikodon.

wulfgang:Plie, la logeto ne elmontriĝas.
Kiu logeto?

wulfgang (프로필 보기) 2006년 8월 1일 오후 9:13:42

Jev:
wulfgang:http://vikio.lernu.net/ĈefaPaĝo
ne kompensas ĉ ktp kun la konformaj signoj (ne nur en la adreso, sed ankaŭ ne en la teksto!)
La vikio ne subtenas unikodon.
Tiam, mi petas, estus pli bone uzi "h" anstataŭ x.

Jev:Kiu logeto?
La logeto de vikio.
Rigardu:
http://www.lernu.net/grafikajhoj/logeto.jpg
Bonvenon al la vikio de lernu!

Jev (프로필 보기) 2006년 8월 1일 오후 10:50:32

wulfgang:Tiam, mi petas, estus pli bone uzi "h" anstataŭ x.
Kial malbonas iksoj? Ĉie en la paĝaro ni uzas iksojn.

wulfgang:La logeto de vikio.
Mi ĵus riparis tion. Dankon!

Jev (프로필 보기) 2006년 8월 1일 오후 10:52:10

wulfgang:La Studplano: Ĝi ne ĉiam montras finita lecionoj, ekzemple "Ana Pana" kaj lecionoj de vorttrajnado estas ne verda, kvankam mi finis ilin.
Eble estis forviŝitaj la kuketoj de via foliumilo aŭ eble okazis iu alia problemo. Mi esploros tion iam. Ni planas baldaŭ plibonigi la studplanon, por ke ĝi funkciu pli bone.

Jev (프로필 보기) 2006년 8월 1일 오후 10:53:51

el_edu:Mi kredas ke mi rimarkis cimon ĉe la kurso "Ana Renkontas": Kiam mi sendas la dialogekzerco, la lingvohelpanto ricevas nur la komenton tekston, la dialogo teksto alvenas malplene.
Grandan dankon, vi rimarkis sufiĉe gravan cimon. Mi riparis ĝin.

Elzbieta (프로필 보기) 2006년 8월 2일 오전 5:14:08

Kiel ŝanĝi foton?
Mi volus ŝanĝi foton sed mi ne povas.

toni692 (프로필 보기) 2006년 8월 2일 오전 10:00:37

wulfgang:
Jev:
wulfgang:http://vikio.lernu.net/ĈefaPaĝo
ne kompensas ĉ ktp kun la konformaj signoj (ne nur en la adreso, sed ankaŭ ne en la teksto!)
La vikio ne subtenas unikodon.
Tiam, mi petas, estus pli bone uzi "h" anstataŭ x.

ankau mi preferas la "h" formon, kiun mem Dr.Z. proponis. La "x" ne apartenas al la esperanta aboco.

Jev:Kiu logeto?
La logeto de vikio.
Rigardu:
http://www.lernu.net/grafikajhoj/logeto.jpg
Bonvenon al la vikio de lernu!

Jev (프로필 보기) 2006년 8월 2일 오전 11:54:24

toni692:ankau mi preferas la "h" formon, kiun mem Dr.Z. proponis. La "x" ne apartenas al la esperanta aboco.
La sistemo komprenas nur iksojn kaj ŝanĝi tion al "h"-metodo ni ne planas.

Jev (프로필 보기) 2006년 8월 2일 오전 11:56:46

Elzbieta:Kiel ŝanĝi foton?
Mi volus ŝanĝi foton sed mi ne povas.
Ne necesas en du lokoj skribi la saman demandon. rideto.gif Mi respondis al vi en alia temo. Mi esperas, ke miaj konsiloj helpos al vi.

el_edu (프로필 보기) 2006년 8월 2일 오후 3:35:44

Jev:Grandan dankon, vi rimarkis sufiĉe gravan cimon. Mi riparis ĝin.
Bonege! Dankon al vi, Jev.

다시 위로