본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Ŝercoj

글쓴이: StefKo, 2020년 3월 17일

글: 501

언어: Esperanto

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 11월 19일 오후 1:13:58

- Kaj eble alvenis tempo, por ke vi elkreski kaj fariĝi serioza, adekvata, plenkreska, respondeca virino?
- Nekredeble, vi sukcesas meti tre multe da aĉaĵoj en unu frazon!

StefKo (프로필 보기) 2020년 11월 19일 오후 5:17:15

Rovniy_Sergey:- Kaj eble alvenis tempo, por ke vi elkreski kaj fariĝi serioza, adekvata, plenkreska, respondeca virino?
- Nekredeble, vi sukcesas meti tre multe da aĉaĵoj en unu frazon!
Bonvenon, Sergey!

En unua frazo, laŭ mi, anstataŭ "vi elkreski kaj fariĝi" vi devas uzi frazon "vi elkresku kaj fariĝu" aŭ: "Kaj eble alvenis tempo, por elkreski kaj fariĝi...". Mi devis tralegi ĝin kelkfoje por kompreni la sencon.

sergejm (프로필 보기) 2020년 11월 19일 오후 7:48:20

Fratino Aljonuŝka venis al Avino Jaga kaj petis kuraci fraton Ivanuŝkon de kaprismo.
- Mi ne povas helpi. Se viro fine iĝis kapro, ĉi tio ne estas kuracebla.

StefKo (프로필 보기) 2020년 11월 21일 오후 3:25:51

Nuda, por nerekono, devas ŝirmi vizaĝon kaj ne generilojn! (malnova juda ŝerco)

Unu varman someron, meze de arboj, renkontis pastro, pastoro kaj rabeno. Hazarde, apude de la loko estis bela lageto do ĉiuj decidis fari al si malvarmiĝon per bano. Ili ĉirkaŭrigardis atente kaj, ĉar neniu ekzistas, ili senvestiĝis kaj – en la akvon! La bano estis tiel bonega, ke ili plaŭdis kaj plaŭdis kaj ne rimarkis la virinan ekskursantaron alproksimiĝantan al la lageto.

Ili saltis kiel frenezaj kaj komencis ŝirmi sin, reciproke elŝirante de si la vestojn. Estis tro malfrue do la pastro kaj la pastoro kovris siajn generilojn per vestaĵoj kaj la rabeno kovris sian vizaĝon.

La ekskursantaro foriris sufiĉe rapide kaj la tri naĝantoj vestis sin.

La pastro demandas la rabenon:

– Kial vi kovris vian vizaĝon montrante viajn generilojn?

– Nu, mi ne scias kiel estas ĉe vi, sed en mia komunumo ĉiuj rekonas min per mia vizaĝo – diris la rabeno.

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 11월 21일 오후 5:52:51

- Mi pruntedonis monon al mia amikino por plastio ...
Sed nun mi ne scias, kiel ŝi aspektas ...

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 11월 21일 오후 7:07:00

- Ĉu vi pensas, ke estas io manĝebla en ĉi tiu arbaro?
- Jes, ni estas.

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 11월 21일 오후 7:32:40

- KIEL MI POVAS FARIĜI MIN BELA AŬ KVANKAM SAGA VIRINO?
- POR ESTI BELA, TIO ESTAS SIMPLE, DRINKIGU ĈIUJN. POR ESTI SAGA, TIO ESTAS PLI FACILE, DRINKIĜU MEM.

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 11월 21일 오후 7:51:55

Mi ĉiam lernas el la eraroj de tiuj, kiuj aŭskultas miajn konsilojn.

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 11월 21일 오후 8:07:03

Tage mi volas dormi, kaj nokte manĝi .... Kio okazas al ĉi tiu mondo ???

nornen (프로필 보기) 2020년 11월 21일 오후 11:24:53

Rovniy_Sergey:Tage mi volas dormi, kaj nokte manĝi .... Kio okazas al ĉi tiu mondo ???
Tio nomigxas vampirismo.

다시 위로