Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-julio-22 09:14:41

Holms kaj Vatson koncentriĝe boksis en la salono de sia loĝejo.
Sursojle aperis sinjorino Hadson.
— Sinjoro Holms, vi ja ne forgesis, ke ĉe la doktoro unu brako estas vundita, ĉu?
— Vi ne estas observema, sinjorino Hadson. Mi ne nur ne forgesis pri lia vundita brako, sed eĉ intente strebas trafi ĝin, — respondis la detektivo, insiste atakante Vatson'on.
* * *
— Ho, kia aĉa vetero, Holms, — grumblis Vatson, por sekundo deŝirinte sian rigardon de la gazeto. — La duan semajnon daŭras ĉi tiu prema grizeco kaj nenio sugestas plibonigon.
— Ĉu vere?.. Sed mi tute ne rimarkis tion... — respondis Holms kaj, kovrinte sin pli komforte per la plejdo, daŭrigis gaje glugligi sian nargileon.
* * *
— Interparoloj kun vi, Lestrejd, ĉiam plezurigas. Vizitu nin ankoraŭ.
Kiam la inspektoro foriris, Holms senpeziĝe elspiris.
— Ho, kia stultulo! Malfacile troveblas aliaj similaj idiotoj!
"Mi volus scii, kion li diras pri mi", — ekpensis Vatson.
"Mi volus scii, kion li verkas pri mi", — ekpensis Holms.

sergejm (Montri la profilon) 2019-julio-27 06:57:40

Tabla ludo Jackal (Ŝakalo)
Al insulo el 117 (121-4) ĉeloj aliras 4 pirataj ŝipoj kun 3 piratoj en ĉiu.
Krom trezoroj, sur la insulo estas multaj danĝeroj: krokodiloj, hommanĝulo, kaptiloj k.t.p.
Do piratoj povas morti anstataŭ trovi trezoroj kaj alporti ilin al la ŝipo.
Sed feliĉe sur la insulo estas bela aborigenino - se vi restas kun ŝi, en via taĉmento aperas nova pirato anstataŭ la mortinta.
Mi esperas, plenajn regulojn vi povas trovi en interreto.
Kiom da tempo necesas al la piratoj por trovi trezorojn?

Aludo: por aperu nova pirato post restado kun la belaj aborigenino, necesas 9 monatoj. Do kalkulu...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-julio-28 19:04:17

Тереза Мэй хотела показать России, что она новая "железная леди", но показала лишь, что она деревянная на всю голову.
Theresa May wanted to show Russia that she was a new "iron lady", but she had only shown that she was "wooden" concerning her head.
Tereza Mej volis montri al Rusio, ke ŝi estas nova "fera lejdi", sed ŝi sukcesis nur montri, ke ŝi estas "ligna" koncerne sian kapon.
* * *
Британские учёные установили, что российские шпионы травят Бориса Джонсона секретным газом "Дурачок".
British scientists have revealed that Russian spies are poisoning Boris Johnson with the secret "Durachok" gas.
Britaj scienculoj rivelis, ke rusaj spionoj venenantas Boris'on Ĝonson'on per la sekreta gaso "Duraĉok".

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-04 09:08:38

Fantomo de la avo

– Joĉjo, ĉu vi kredas je fantomoj? – la instruistino demandas malgrandan Joĉjon.
– Kial vi demandas min pri tio, sinjorino?
– Rigardu, antaŭ la lernejo staras via avo, por kies funebro hieraŭ vi liberiĝis de matematiko…

sergejm (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-04 19:21:25

Kiom da popatrino?
Ŝi renkontis samtempe kun inta onta, anta, onta inta kaj onta anta bopatrinoj.
Kiom da bopatrinoj ŝi renkontis?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-08 20:38:10

Однажды утром Винни-Пух чистит зубы напильником.
One morning Winnie-the-Pooh is brushing his teeth with a file.
Foje matene Vini-la-Pu purigas siajn dentojn per fajlilo.

- Ты знаешь, Пятачок, наверное, это были неправильные пчелы...
"Actually, Piglet, those ones were highly likely wrong bees...
- Fakte, Porketo, tiuj verŝajne estis malĝustaj abeloj...

И они, наверное, делают неправильный мед...
And they perhaps produce wrong honey...
Kaj ili verŝajne faras malĝustan mielon...

И вообще это, кажется, была эпоксидка...
And in fact it seems to be epoxy..."
Kaj entute tio ŝajne estis epoksida rezino...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-09 09:13:52

Dum biologia leciono instruistino rakontas pri strutoj:
- Struto kapablas enfosi sian kapon en sablon, eligi ovon pli grandan ol tiu de kokino kaj kure atingi veturantan trajnon.
Ĉi-tempe Vovĉjo kviete dormetas.
La instruistino:
- Vovĉjo, ripetu tion, kion mi diris!
Vovĉjo:
- Struto kapablas enfosiĝi en sablon ĝis siaj ĉurovoj, kaj se iu surtretas ilin, tiu ne sukcesas fuĝi de ĉi-birdego eĉ en trajno.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-09 10:53:51

Vivu la honesteco!

Jaroj intermilitaj. Dum renkonto de verkistoj unu ano ekkriis:
– Vivu la honesteco!
– Scieme, de kio – ekmurmuris Tadeo Boy-Zelenski
-------------------
Tadeo Zelenski, literatura pseŭdonomo Boy (naskiĝis la 21-an de decembro 1874 en Varsovio, murdita la 4-an de julio 1941 en Lvovo) – pola verkisto, poeto-satiristo, kronikisto, eseisto, tradukisto de franclingva literaturo, literatura kaj teatra kritikisto, kuracisto, socia aganto, framasonisto. Propagis konscian patrinecon, kontraŭkoncipilojn kaj seksan edukadon. Li estis murdita fare de germanoj kadre de la masakro de Lvovaj Profesoroj.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-10 08:19:44

Maliceta edzo

Fileto enkuras en la ĉambron kaj diras:
– Paĉjo, la patrinjo staras sur la pesilo kaj ĝojas ke etigis la pezon je unu kilogramo!
– Etigis… Ŝi forlavis la ŝminkaĵon!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-10 09:56:10

Granda pola poeto Adamo Mickeviĉ, prelegante en mil okcent kvardeka jaro en la Pariza universitato, diris:
- La poloj havas tiom fortan simpation por la francoj, ke ĉiu polo jam en la kvara tago post sia alveno en Francion bone parolas franclingve.
Aŭdante lian akĉenton, unu el la francaj studentoj sprite rimarkis:
- Juĝante laŭ la prononco, sinjoro Mickeviĉ troviĝas en Francio nur la trian tagon.

Reen al la supro