Al la enhavo

Komprenebla

de Hyperboreus, 2012-januaro-26

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-januaro-26 23:56:42

Forigite

TatuLe (Montri la profilon) 2012-januaro-27 00:20:38

Hyperboreus:Se vi nur legus la laŭvortan tradukon, vi komprenus tiun frazon?
Mi povas respondi ke jes (kvankam mi devis legi la frazon malrapide), ĉar mi ne plulegis antaŭ ol mi tute komprenis ĝin.
El kiu lingvo ĝi estas tradukita?

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-januaro-27 06:35:33

Hyperboreus:La traduko laŭvorte de iun tekston kiun mi legas, diras:
"Komencis, tero ne estis, formanto kaj naskanto kreis, kaj tero estis."
Se vi nur legus la laŭvortan tradukon, vi komprenus tiun frazon?
Jes, mi kapablis kompreni tiun frazon, kvankam mi rekonas ke ĝi estas iom... (kiel diri?) neordinara, nekutima.

Mi supozas ke temas pri traduko el iu praloĝanta lingvo el Gvatemalo, ĉu?

Amike.

lgg (Montri la profilon) 2012-januaro-27 07:04:53

Ne estas kompreneble, chu Formanto kaj Naskanto estas du apartaj uloj chu ne.
Char frazo efektigas je stiligado de barbaroparolo en chipa libro, mi ne lasu ghin en tiu formo.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-januaro-27 19:04:12

Vere, mi ne bonkomprenas ĝin, eĉ legante malrapide. Mi kaptas la "ideon" sed, ne estas klara la signifo.

Koracio (Montri la profilon) 2012-januaro-27 19:44:53

Estis komprenebla.

Mustelvulpo (Montri la profilon) 2012-januaro-27 21:49:14

Mi komprenas, sed mi ne ŝatas la aranĝon de la vortoj. Vidante la unuan vorton en verbformo mi pensas: Komencis? Kio aŭ kiu komencis??

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-januaro-28 04:24:08

Forigite

troyshadow (Montri la profilon) 2012-januaro-28 18:08:52

Hyperboreus:Dankon al ĉiuj.

La frazo originala estas en Kiĉea kaj la "stranga" vortordo kaj esprima maniero estas "normala" en tiu lingvo.
Mi volis scii kiom da komprenebla estis ĉi tiu frazo por parlonatoj de diversaj lingvoj.
Mi tradukis la tekston laŭvorte rusen-krom "komencis",ĉio cetera estas tute ruseridulo.gif

Junpe (Montri la profilon) 2012-januaro-30 01:11:59

Hyperboreus:La traduko laŭvorte de iun tekston kiun mi legas, diras:

"Komencis, tero ne estis, formanto kaj naskanto kreis, kaj tero estis."

En E-o "normala" ĉi tio dirus:

"Komence ne estis la tero kaj la formanto kaj la naskanto kreis la teron."

Se vi nur legus la laŭvortan tradukon, vi komprenus tiun frazon?
Jes, se mi legus ĝin malrapide.
Se oni tradukus ĝin laŭvorte al la japana, ĝi fariĝus poezia.

Reen al la supro