去目錄頁

Komprenebla

从 Hyperboreus, 2012年1月26日

讯息: 12

语言: Esperanto

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年1月26日下午11:56:42

Forigite

TatuLe (显示个人资料) 2012年1月27日上午12:20:38

Hyperboreus:Se vi nur legus la laŭvortan tradukon, vi komprenus tiun frazon?
Mi povas respondi ke jes (kvankam mi devis legi la frazon malrapide), ĉar mi ne plulegis antaŭ ol mi tute komprenis ĝin.
El kiu lingvo ĝi estas tradukita?

antoniomoya (显示个人资料) 2012年1月27日上午6:35:33

Hyperboreus:La traduko laŭvorte de iun tekston kiun mi legas, diras:
"Komencis, tero ne estis, formanto kaj naskanto kreis, kaj tero estis."
Se vi nur legus la laŭvortan tradukon, vi komprenus tiun frazon?
Jes, mi kapablis kompreni tiun frazon, kvankam mi rekonas ke ĝi estas iom... (kiel diri?) neordinara, nekutima.

Mi supozas ke temas pri traduko el iu praloĝanta lingvo el Gvatemalo, ĉu?

Amike.

lgg (显示个人资料) 2012年1月27日上午7:04:53

Ne estas kompreneble, chu Formanto kaj Naskanto estas du apartaj uloj chu ne.
Char frazo efektigas je stiligado de barbaroparolo en chipa libro, mi ne lasu ghin en tiu formo.

Sahaquiel (显示个人资料) 2012年1月27日下午7:04:12

Vere, mi ne bonkomprenas ĝin, eĉ legante malrapide. Mi kaptas la "ideon" sed, ne estas klara la signifo.

Koracio (显示个人资料) 2012年1月27日下午7:44:53

Estis komprenebla.

Mustelvulpo (显示个人资料) 2012年1月27日下午9:49:14

Mi komprenas, sed mi ne ŝatas la aranĝon de la vortoj. Vidante la unuan vorton en verbformo mi pensas: Komencis? Kio aŭ kiu komencis??

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年1月28日上午4:24:08

Forigite

troyshadow (显示个人资料) 2012年1月28日下午6:08:52

Hyperboreus:Dankon al ĉiuj.

La frazo originala estas en Kiĉea kaj la "stranga" vortordo kaj esprima maniero estas "normala" en tiu lingvo.
Mi volis scii kiom da komprenebla estis ĉi tiu frazo por parlonatoj de diversaj lingvoj.
Mi tradukis la tekston laŭvorte rusen-krom "komencis",ĉio cetera estas tute ruseridulo.gif

Junpe (显示个人资料) 2012年1月30日上午1:11:59

Hyperboreus:La traduko laŭvorte de iun tekston kiun mi legas, diras:

"Komencis, tero ne estis, formanto kaj naskanto kreis, kaj tero estis."

En E-o "normala" ĉi tio dirus:

"Komence ne estis la tero kaj la formanto kaj la naskanto kreis la teron."

Se vi nur legus la laŭvortan tradukon, vi komprenus tiun frazon?
Jes, se mi legus ĝin malrapide.
Se oni tradukus ĝin laŭvorte al la japana, ĝi fariĝus poezia.

回到上端