Mesaĝoj: 13
Lingvo: Esperanto
sudanglo (Montri la profilon) 2013-aprilo-19 08:59:50
En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?
Leporino (Montri la profilon) 2013-aprilo-19 09:20:37
sudanglo:En la angla kaj la franca oni diras 'preni' riskon.En la sveda oni ankaŭ diras: "Ta en risk." (preni riskon)
En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?
Ondo (Montri la profilon) 2013-aprilo-19 10:39:45
sudanglo:En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?Finne estas tute normale diri "ottaa riski/riskejä" = preni riskon/riskojn.
Mi opinias, ke "preni" havas sufiĉe vastan signifon por tio ankaŭ en Esperanto. Se oni volas eviti la vorton "preni", oni ja povas "akcepti" aŭ "allasi risko(j)n", eble "permesi al si riskojn". Certe eblas esprimi la aferon en multaj manieroj.
utku (Montri la profilon) 2013-aprilo-19 16:46:24
Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-19 17:13:02
Sed, Esperante, oni ankaŭ povas uzi "riski" senobjekte, ĉu ne?
Ekzemple: Mi elektis tion por ne riski.
brw1 (Montri la profilon) 2013-aprilo-19 17:31:44
nigra_rivereto (Montri la profilon) 2013-aprilo-19 20:49:58
Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-19 21:13:52
-ofte "prendre un risque" (preni riskon),
-kelkfoje "courir un risque" (postkuri riskon) kaj
-malofte "s'exposer à un risque" (elmeti sin al risko).
Sxak (Montri la profilon) 2013-aprilo-21 15:52:24
sudanglo:En la angla kaj la franca oni diras 'preni' riskon.En la rusa kun "sur sin" (preni SUR SIN riskon)
En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?
Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-aprilo-22 08:49:02
En Esperanto mi preferas la simplan esprimon riski.