Đi đến phần nội dung

Preni riskon?

viết bởi sudanglo, Ngày 19 tháng 4 năm 2013

Tin nhắn: 13

Nội dung: Esperanto

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 08:59:50 Ngày 19 tháng 4 năm 2013

En la angla kaj la franca oni diras 'preni' riskon.

En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?

Leporino (Xem thông tin cá nhân) 09:20:37 Ngày 19 tháng 4 năm 2013

sudanglo:En la angla kaj la franca oni diras 'preni' riskon.

En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?
En la sveda oni ankaŭ diras: "Ta en risk." (preni riskon)

Ondo (Xem thông tin cá nhân) 10:39:45 Ngày 19 tháng 4 năm 2013

sudanglo:En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?
Finne estas tute normale diri "ottaa riski/riskejä" = preni riskon/riskojn.

Mi opinias, ke "preni" havas sufiĉe vastan signifon por tio ankaŭ en Esperanto. Se oni volas eviti la vorton "preni", oni ja povas "akcepti" aŭ "allasi risko(j)n", eble "permesi al si riskojn". Certe eblas esprimi la aferon en multaj manieroj.

utku (Xem thông tin cá nhân) 16:46:24 Ngày 19 tháng 4 năm 2013

Ekzistas multajn esprimajn similaĵojn inter lingvoj de diversaj familioj, ĉar interrilato de lingvoj pro tradukoj kaŭzas "pruntesprimojn", eĉ pli ofte ol pruntovortojn. Krome, se lingvo rekte pruntas vorton (kiel risk), ĝi neeviteble ankaŭ pruntas esprimojn rilatajn al tiu vorto. Do havante la vorton "risk", la turka ankaŭ havas la esprimon "risk almak" (almak = preni).

Francestral (Xem thông tin cá nhân) 17:13:02 Ngày 19 tháng 4 năm 2013

La francoj kutimas ne uzi la verbon "risquer" (riski) senobjekte, do anstataŭe ili uzas la esprimon "prendre un risque" (preni riskon).

Sed, Esperante, oni ankaŭ povas uzi "riski" senobjekte, ĉu ne?
Ekzemple: Mi elektis tion por ne riski.

brw1 (Xem thông tin cá nhân) 17:31:44 Ngày 19 tháng 4 năm 2013

La francan estas tre bela sed, esperante diri "prendre un risque" estas plifacila. Mi riskas, vi riskas ktp. Hispanan diras "tomar un riesgo" Preni riskon kaj Grekan "να αναλάβουν τον κίνδυνο" same en Grekan.

nigra_rivereto (Xem thông tin cá nhân) 20:49:58 Ngày 19 tháng 4 năm 2013

Malkiel en aliaj latinidaj lingvoj, en la portugala oni ne uzas 'preni' antaŭ risko. Portugale oni diras "correr risco" (trakuri riskon) aŭ "expor-se a risco" (elmeti sin al risko).

Francestral (Xem thông tin cá nhân) 21:13:52 Ngày 19 tháng 4 năm 2013

En la franca, oni diras:
-ofte "prendre un risque" (preni riskon),
-kelkfoje "courir un risque" (postkuri riskon) kaj
-malofte "s'exposer à un risque" (elmeti sin al risko).

Sxak (Xem thông tin cá nhân) 15:52:24 Ngày 21 tháng 4 năm 2013

sudanglo:En la angla kaj la franca oni diras 'preni' riskon.

En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?
En la rusa kun "sur sin" (preni SUR SIN riskon)

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 08:49:02 Ngày 22 tháng 4 năm 2013

En la germana oni ne povas "preni" riskon, nur "eniri" ĝin (ein Risiko eingehen).
En Esperanto mi preferas la simplan esprimon riski.

Quay lại