去目錄頁

ĉu «kununuvoĉe» estas ĝusta vorto?

sproshua, 2013年11月26日

讯息: 13

语言: Esperanto

sproshua (显示个人资料) 2013年11月26日下午11:26:21

mia edzino ne opinias tiel.
ekzemple:
«ili kantis kununuvoĉe dum la koncerto.»
kio vi opinias? ĉu estas troa?

Francestral (显示个人资料) 2013年11月26日下午11:41:43

Kion tio signifas? Ĉu tio signifas, ke ili kantis kiel nur unu voĉo dum la koncerto?

sproshua (显示个人资料) 2013年11月26日下午11:54:01

Francestral:Kion tio signifas? Ĉu tio signifas, ke ili kantis kiel nur unu voĉo dum la koncerto?
ili kantis kvazaŭ soni kiel unu voĉo.
(bonvolu ĝustigi mian gramatikon en tiu ĉi mesaĝo.)

sproshua (显示个人资料) 2013年11月27日上午3:05:50

mi ricevis tiun ĉi respondon ĉe Reddit.

«Pli bone estus diri nur: "unuvoĉe". E-vortoj priskribas kiel oni faras ion. Do la -e finaĵo jam havas sencon de kun/per/laŭ/ktp.»

http://www.reddit.com/r/Esperanto/comments/1rjfil/...

Tjeri (显示个人资料) 2013年11月27日上午6:04:30

«Pli bone estus diri nur: "unuvoĉe". E-vortoj priskribas kiel oni faras ion. Do la -e finaĵo jam havas sencon de kun/per/laŭ/ktp.»
Prave.

sudanglo (显示个人资料) 2013年11月27日上午10:32:09

La ĥoro kantis kvazaŭ per unu voĉo. (en perfekta harmonio?)

richardhall (显示个人资料) 2013年11月27日下午1:18:32

sudanglo:La ĥoro kantis kvazaŭ per unu voĉo. (en perfekta harmonio?)
Ĉu unuvoĉe indikas perfektan harmonion? Aŭ unisonon?

sproshua (显示个人资料) 2013年11月27日下午3:08:28

sudanglo:La ĥoro kantis kvazaŭ per unu voĉo. (en perfekta harmonio?)
en perfekta harmonio, en perfekta ritmo, bona prezento, ktp.

ĉu la vorto estas idiotismo malkonvena? ĉu mi ĝin devas forlasi?

Balbutanto (显示个人资料) 2013年11月27日下午3:31:21

"Kun" senutilas; "Unuvoĉe" estas tute sufiĉa. Siaflanke, "Unisone" estas pli teknika vorto, kiu --ŝajne -- plejbone klarigas la kantmanieron priskribitan ĉi tie, se la ĥoristoj kantis ja samtone, ĉu unute, ĉu okte, kiel diras PIV.

sudanglo (显示个人资料) 2013年11月28日上午11:42:38

Rigardante la trafojn en la Tekstaro, ŝajne, unuvoĉe havas en Esperanto nuancon de komuna interkonsento. Do unuvoĉe en la voĉdona senco. Ne estas trafoj ligitaj al kantado.

Tio ne nepre implicas ke oni ne povas la esprimon uzi rilate kantadon.

Se la metaforo 'kun unu voĉo' por unisona kantado aŭ elkrio estas konata al pluraj Eŭropaj lingvoj, tiam ĝi eble estas akceptebla kaj tiun formon oni uzu lasante al unuvoĉe la alian nuancon.

回到上端