前往目錄

Faka vortumado pri maro, maristoj, ŝipoj kaj stirado de velŝipoj

貼文者: Petrochib, 2014年1月6日

訊息: 8

語言: Esperanto

Petrochib (顯示個人資料) 2014年1月6日下午4:22:06

Mi serĉas vortumadon internacian por la francaj vortoj "amure", "serrer le vent", "au plus près" kaj aliaj.
Dankon por ia ajn komenco de respondo...

UZES (顯示個人資料) 2014年1月6日下午4:37:46

Petrochib:Mi serĉas vortumadon internacian por la francaj vortoj "amure", "serrer le vent", "au plus près" kaj aliaj.
Dankon por ia ajn komenco de respondo...
En la "Bildvortaro" estas 3 paĝoj pri velado kaj motorboatoj. jen (eble) bona komenco
Tutkore

Tjeri (顯示個人資料) 2014年1月7日上午6:11:26

Amure estas halso sed foje estas tradukenda al flanko.
Serrer le vent estas lofi.
Au plus près, mi tradukas al plej lofe.
"Provo de marista terminaro" (Rollet de L'Isle) enhavas multajn vortojn sed foje eksmodajn, "Vivi sur barko" estas bonega interesa legado en kiu Eugène de Zilah krome uzas ankaŭ multajn velajn kaj barkajn esprimojn.

Petrochib (顯示個人資料) 2014年1月12日下午12:52:29

Mi ege dankas Tjeri por tiu informo, kiu ege plezurigas min. Ankaŭ koran dankon al UZES por lia kontribuo.

UZES (顯示個人資料) 2014年1月26日下午12:45:08

Petrochib:Mi ege dankas Tjeri por tiu informo, kiu ege plezurigas min. Ankaŭ koran dankon al UZES por lia kontribuo.
Marista Terminaro

Alia terminaro

Ĝuu !

Clarence666 (顯示個人資料) 2014年1月26日下午4:49:21

maratonisto (顯示個人資料) 2014年1月30日上午7:19:55

Sur komercaj ŝipoj ofte laboras internaciaj ŝipanaroj. Ĉu ili povus paroli Esperanton por rapida kaj bona interkompreno? Tio kostus malpli ol instrui al ili iun nacian lingvon.

Tjeri (顯示個人資料) 2014年1月30日上午10:47:16

Jam la internaciaj maristoj uzas la t.n. seaspeak (marlingvon), kiu estas iu aparta mara dialekto de la angla, simpligita fonetike, gramatike kaj vortare. Tio sufiĉe bone funkcias.

回到上端