Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

by cFlat7, January 8, 2014

Messages: 2572

Language: Esperanto

Vinisus (User's profile) January 4, 2020, 3:26:44 PM

Instigi, Laŭ Zamenhof: --- semu kaj semu kostante. Mi pensas, ke mi devas marŝi antaŭen laŭ bono, kaj la bono faros al mi grandan bonon.

bono(n)

cFlat7 (User's profile) January 5, 2020, 4:24:56 AM

Boneco, mi pensas, estas ĉiam preferinda ol neboneco.

neboneco

Vinisus (User's profile) January 5, 2020, 11:16:00 AM

Ne bona ago, kiel iriteco estas pikilo enigita en la kernon de la emocio, kiu devas esti eltirita.

eltirita

cFlat7 (User's profile) January 5, 2020, 4:44:56 PM

Eltirita estis la tranĉilo kiam li finis ĉizi la rostan kokinon ĉe la festa tablo.

Vinisus (User's profile) January 5, 2020, 7:44:16 PM

Tiamaniere, ke en la sekvonta tago mi povos daŭrigi tion, kion mi interrompis en la antaŭa tago.

cFlat7 (User's profile) January 6, 2020, 4:27:16 AM

Tago post tago ni vivas kaj esperas por pli multe da paco en la mondo.

Vinisus (User's profile) January 6, 2020, 12:37:16 PM

La mondo estas danĝera loko por vivi, certe ni ne solvos ĉiujn problemojn de ĝi, sed ni povas kaj devas kontribui por mildigi nian propran angoron.

vincas (User's profile) January 6, 2020, 1:44:34 PM

Angorojn mi spektas nun lango.gif

Vinisus (User's profile) January 6, 2020, 5:02:23 PM

Nun vi devas plori, ne nur vi, sed ankaŭ via bovino. ridulo.gif

cFlat7 (User's profile) January 7, 2020, 4:08:06 AM

Bovino provizas lakton, eble malvolonte.

Back to the top