Al la enhavo

Ohrwurm en Esperanto

de Calfi, 2015-decembro-16

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Calfi (Montri la profilon) 2015-decembro-16 12:23:20

Bonan tagon,

kolego demandas min, kiel oni tradukas la germanan vorton "Ohrwurm" (angle "earworm", hispane laŭ li "canción pegadiza" ). Temas pri tiuj tipaj kantoj kun kaptiva melodio, kiu eniras la kapon kaj malfacile forgeseblas, eĉ kelkfoje streĉigas. Ĉu ekzistas jam "standarda" traduko?

Antaŭdankon
Calfi aka Markus

sergejm (Montri la profilon) 2015-decembro-16 12:32:55

Calfi:kolego demandas min, kiel oni tradukas la germanan vorton "Ohrwurm" (angle "earworm", hispane laŭ li "canción pegadiza" ). Temas pri tiuj tipaj kantoj kun kaptiva melodio, kiu eniras la kapon kaj malfacile forgeseblas, eĉ kelkfoje streĉigas. Ĉu ekzistas jam "standarda" traduko?
memorfiksiĝa kanto
neforgesebla kanto
trudiĝema kanto
obseda kanto

opalo (Montri la profilon) 2015-decembro-16 15:01:37

Mi sugestas obsedkanto, hantema melodio, aŭ la surprizante internacian orelvermo.

Alilingve: Ohrwurm, ver d'oreille, oorwurm, 耳虫

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-decembro-17 14:15:08

La pruntotraduko orelvermo estas efektive uzata, sed ankaŭ pli klara esprimo kiel memorfiksiĝa kanto estas uzinda.

Calfi (Montri la profilon) 2016-januaro-04 15:19:43

Koran dankon al ĉiuj, kiuj respondis (aŭ eĉ nur cerbumis).

Calfi

Reen al la supro