본문으로

Ohrwurm en Esperanto

글쓴이: Calfi, 2015년 12월 16일

글: 5

언어: Esperanto

Calfi (프로필 보기) 2015년 12월 16일 오후 12:23:20

Bonan tagon,

kolego demandas min, kiel oni tradukas la germanan vorton "Ohrwurm" (angle "earworm", hispane laŭ li "canción pegadiza" ). Temas pri tiuj tipaj kantoj kun kaptiva melodio, kiu eniras la kapon kaj malfacile forgeseblas, eĉ kelkfoje streĉigas. Ĉu ekzistas jam "standarda" traduko?

Antaŭdankon
Calfi aka Markus

sergejm (프로필 보기) 2015년 12월 16일 오후 12:32:55

Calfi:kolego demandas min, kiel oni tradukas la germanan vorton "Ohrwurm" (angle "earworm", hispane laŭ li "canción pegadiza" ). Temas pri tiuj tipaj kantoj kun kaptiva melodio, kiu eniras la kapon kaj malfacile forgeseblas, eĉ kelkfoje streĉigas. Ĉu ekzistas jam "standarda" traduko?
memorfiksiĝa kanto
neforgesebla kanto
trudiĝema kanto
obseda kanto

opalo (프로필 보기) 2015년 12월 16일 오후 3:01:37

Mi sugestas obsedkanto, hantema melodio, aŭ la surprizante internacian orelvermo.

Alilingve: Ohrwurm, ver d'oreille, oorwurm, 耳虫

Kirilo81 (프로필 보기) 2015년 12월 17일 오후 2:15:08

La pruntotraduko orelvermo estas efektive uzata, sed ankaŭ pli klara esprimo kiel memorfiksiĝa kanto estas uzinda.

Calfi (프로필 보기) 2016년 1월 4일 오후 3:19:43

Koran dankon al ĉiuj, kiuj respondis (aŭ eĉ nur cerbumis).

Calfi

다시 위로