Brazila humuro
de skeptikulo, 31 ianuarie 2016
Contribuții/Mesaje: 8
Limbă: Esperanto
skeptikulo (Arată profil) 31 ianuarie 2016, 01:52:10
Iam, dum internacia evento en Brazilo, amaso da personoj estis antaŭ la pordo de la loko kie la evento okaziĝus.
La komenco de la evento multe malfruiĝis, kaj la humuro de la partoprenontoj ne estis bona.
Ili brue paroladis, kun malsamaj opinioj, pri kiu unue enirus tra la pordo.
Kelkaj el ili simple lasis la lokon.
Pro tio, organizanto venis eksteren, provante trankviligi ilin.
Sed li ne bone scipovis paroli Esperanton, lia sola lingvo estis la portugala.
Do, li petis atenton de la ĉeestantoj kaj diris:
Fiku ĉi tie kaj faru filon!
skeptikulo (Arată profil) 31 ianuarie 2016, 01:53:29
Mi aŭskultis tiun historion unuafoje dum klaso de Esperanto en la universitato.
La amuza afero estas ke la organizanto volis diri "Staru ĉi tie kaj faru linion". Sed, ĉar lia scio pri Esperanto estis malgranda, kaj multaj radikoj de la portugala lingvo estas similaj al Esperanto, li uzis la portugalajn radikojn:
ficar (stari) => fiku (staru)
fila (linio) => filo
robbkvasnak (Arată profil) 31 ianuarie 2016, 02:35:12
SergeoJhilejkin (Arată profil) 16 februarie 2016, 03:24:09
Altebrilas (Arată profil) 16 februarie 2016, 09:47:46
sergejm (Arată profil) 16 februarie 2016, 10:13:40
Altebrilas:Sed estas diskriminacie, ke filino ne donu tiom da poentoj ol filo!portugale "fila" finiĝas per "-a". Do mi pensas, portulale linio estas ina.
Taima (Arată profil) 2 mai 2016, 20:01:20
Bnyldo (Arată profil) 3 mai 2016, 20:46:59