前往目錄

Brazila humuro

貼文者: skeptikulo, 2016年1月31日

訊息: 8

語言: Esperanto

skeptikulo (顯示個人資料) 2016年1月31日上午1:52:10

Permesu min rakonti malgrandan historion kiun estas amuza nur por brazilanoj.

Iam, dum internacia evento en Brazilo, amaso da personoj estis antaŭ la pordo de la loko kie la evento okaziĝus.
La komenco de la evento multe malfruiĝis, kaj la humuro de la partoprenontoj ne estis bona.
Ili brue paroladis, kun malsamaj opinioj, pri kiu unue enirus tra la pordo.
Kelkaj el ili simple lasis la lokon.
Pro tio, organizanto venis eksteren, provante trankviligi ilin.
Sed li ne bone scipovis paroli Esperanton, lia sola lingvo estis la portugala.
Do, li petis atenton de la ĉeestantoj kaj diris:

Fiku ĉi tie kaj faru filon!

skeptikulo (顯示個人資料) 2016年1月31日上午1:53:29

KLARIGO

Mi aŭskultis tiun historion unuafoje dum klaso de Esperanto en la universitato.
La amuza afero estas ke la organizanto volis diri "Staru ĉi tie kaj faru linion". Sed, ĉar lia scio pri Esperanto estis malgranda, kaj multaj radikoj de la portugala lingvo estas similaj al Esperanto, li uzis la portugalajn radikojn:

ficar (stari) => fiku (staru)
fila (linio) => filo

robbkvasnak (顯示個人資料) 2016年1月31日上午2:35:12

Jes, amuza historieto!

SergeoJhilejkin (顯示個人資料) 2016年2月16日上午3:24:09

Interesa kaj edifa anekdoto

Altebrilas (顯示個人資料) 2016年2月16日上午9:47:46

Agrabla maniero pasigi la tempon dum vicado... Sed estas diskriminacie, ke filino ne donu tiom da poentoj ol filo! okulumo.gif

sergejm (顯示個人資料) 2016年2月16日上午10:13:40

Altebrilas:Sed estas diskriminacie, ke filino ne donu tiom da poentoj ol filo! okulumo.gif
portugale "fila" finiĝas per "-a". Do mi pensas, portulale linio estas ina.

Taima (顯示個人資料) 2016年5月2日下午8:01:20

Ĝi amuzigis post via klarigo.

Bnyldo (顯示個人資料) 2016年5月3日下午8:46:59

Mi estas brazila kaj mi ridis tiel mi apenaŭ povis spiri

回到上端