Přejít k obsahu

spozo

od uživatele juangarciadelrio ze dne 10. prosince 2017

Příspěvky: 12

Jazyk: Esperanto

juangarciadelrio (Ukázat profil) 10. prosince 2017 9:16:02

Saluton, amikoj. Legante tradukon de hispana poeto, mi vidis la vorton "spozo", uzata kiel sinonimo de "edzo". Mia demando estas : ĉu la vortoj “spozo” kaj “spozino” ekzistas en Esperanto? Dankon.

Metsis (Ukázat profil) 10. prosince 2017 13:31:25

La vorto "spozo" ne estas trovebla en Tekstaro, Estas la angla vorto "spouse", kiu signifas "edzo", kaj ŝajnas al mi, ke "spozo" estas "esperantigita" versio de ĝi. Ĉar estas taŭga E-a vorto, oni povas rigardi "spozo" kiel anglisismo.

sergejm (Ukázat profil) 10. prosince 2017 15:35:14

Mi pensas, tio estas hispanismo kaj devenas de 'esposo', des pli tio estas traduko de hispana verso.

Roch (Ukázat profil) 10. prosince 2017 21:43:35

DuckFiasco (Ukázat profil) 10. prosince 2017 23:57:13

Ĝi ŝajnas al mi nenecesa prunto. Fakte, la difino de "spozo" estas laŭvorte tiu de edzo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.
*edz/o. Viro laŭleĝe ligita kun virino por kunvivado k fondo de familio

sergejm (Ukázat profil) 11. prosince 2017 4:29:45

'spozo' estas sekse neŭtrala, 'edzo' ĉìam estas viro. Iuj uzus 'geedzo' - en kelkaj vortaroj jam aperas 'gepatro' ununombre.

Metsis (Ukázat profil) 11. prosince 2017 19:09:54

sergejm:'spozo' estas sekse neŭtrala, 'edzo' ĉìam estas viro. Iuj uzus 'geedzo' - en kelkaj vortaroj jam aperas 'gepatro' ununombre.
Se tio estas vera, ke "spozo" estas sekse neŭtrala, mi eraris. Sed "geedzo" aŭ "gepatro" depende de kunteksto estas pli bona.

Roch (Ukázat profil) 11. prosince 2017 22:06:50

misgvidanta... spoz·in·o ŝajnas logika konstruo ~

Matthieu (Ukázat profil) 12. prosince 2017 11:09:10

Nu, se iu uzis ĝin, principe ĝi ekzistas... Kvankam mi neniam aŭdis ĝin dum plurjara ĉiutaga uzado de Esperanto. Mi rekomendas ne uzi la vorton "spozo", se vi volas esti komprenata.

thyrolf (Ukázat profil) 13. prosince 2017 10:23:39

spozo ankaŭ ne troviĝas en vortaro.net (kiu estas la PIV-online)

Zpět na začátek