Přejít k obsahu

Entrudulo

od uživatele Altebrilas ze dne 9. ledna 2018

Příspěvky: 109

Jazyk: Esperanto

Vinisus (Ukázat profil) 9. dubna 2018 12:58:16

Eble Atlantiko, ĉar la aliaj estas mondaj partoj aŭ (kontinentoj) laŭ via prefero.

La korpa juneco estas nedaŭra. Ni ĝin uzas por gardi eternajn valorojn. La verdaj jaroj pasas rapide, tamen nia lernado daŭras dum la tuta ekzistado.

Ŝipo, maristaro, juneco, maro, haveno,

waruhetima (Ukázat profil) 12. dubna 2018 6:51:28

Jes, ĉiuj homoj rilatas al edukado kaj lernado.

Juneco

dolĉa, amara, acida, arda, spica

Vinisus (Ukázat profil) 12. dubna 2018 12:24:49

Arda?

Ni tenu niajn mensojn ligitaj al la pozitiva luma ideo, kaj al la nobliga programo de kies konduto venos la intima bonfarto kaj ĝojo por vivi. En epoko de malsaĝeco, kiel la nuna, la malbono regas libere. Esperanto estas paca batalilo por mildigi malamon inter la homa besto kaj la besta homo. Ekzistas suno brilanta ene de ni; ĝi estas la ĉeesto de mistera forto, kiu povos fari nin bonaj aŭ malbonaj, tio depentas de ni.

menso, Intelekto, kreaĵo. kreitaĵo, kreso.

waruhetima (Ukázat profil) 18. dubna 2018 5:41:59

Jes, la vorto estas arda.

Via skribaĵo estas belega, sed unu punkton mi ne komprenas. "la homa besto kaj la besta homo" Ĉu vi bonvolas klarigi ĝin al mi?

kreso

delfeno, ŝarko, baleno, drako, serpanto

Vinisus (Ukázat profil) 18. dubna 2018 13:00:40

Ĉu drako?

La homa besto estas bonkora persono, ĉar malgraŭ ene de li aŭ ŝi ankoraŭ vivas sovaĝa sento, sed oni ne lasas tian sintenon regi. . Ne forgesu, ke homo kaj formiko apartenas al la animala regno.

Dum la besta homo ĉiam agas kruele kaj ne havas kompateman senton, ĉar li aŭ ŝi preferas nutri sian bestan flankon; ekz-e militema homo.

Uliso, Zeŭso, Afrodito, Venuso, Malabo.

waruhetima (Ukázat profil) 23. dubna 2018 5:22:17

Jes, drako.

Koran dankon pro la klarigo pri homa besto kaj besta homoridulo.gif

Malabo?

kruciĝejo, piedartiko, trotuaro, deklivo, ŝoseo

Vinisus (Ukázat profil) 23. dubna 2018 12:38:14

Vi pravas, Malabo!!!

Ĉu piedartiko?

Ĉagreno de la bovo.

Ploris bovo pro ĉagreno,
sciiĝinte de azeno,
ke laŭ ŝafa aksiomo,
ĝi samstultas kiel homo. (Nekonata aŭtoro)

Bovo. azeno, ŝafo, homo, aksiomo.

waruhetima (Ukázat profil) 7. května 2018 6:01:36

aksiomo

Estas malfacile kompreni poemojn.
Ĉu ĉi tiu poemo mokas homojn, kiuj ĉiam estas influata de vortoj de aliuloj?

arbaro, planto, verdigro, botaniko, vegetalo

Vinisus (Ukázat profil) 7. května 2018 13:08:42

Verdigro ĉu?

La poemo mokas homojn, kiuj opinias sin esti supera al aliuloj.
Mi pensis, ke vi ne plu volus respondi al mi, pro mia stulta sendaĵa, sed feliĉe, ke mia penso trompis min!

Sendube, la surtera vivo estas benata lernejo; sed se ni ne profitos el ĝi, por sufiĉe ellerni la lecionojn destinitajn al nia spirita altiĝo, do restas al ni eniri en la kurson de la homa vivado.

Lernejo, ellerno, leciono, kurso, lekanto.

waruhetima (Ukázat profil) 10. května 2018 7:02:16

lekanto

Mi ĉiam renpondas malfrue tute pro mia afero.
Mi ciam ĝuas vian sendajxonridulo.gif

akreo, colo, futo, jardo, metoro

Zpět na začátek