前往目錄

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

貼文者: StefKo, 2018年9月13日

訊息: 125

語言: Esperanto

sergejm (顯示個人資料) 2019年1月2日下午7:55:38

preni subaĉetaĵojn per vertragaj hundidoj
брать взятки борзыми щенками
vertrago (leporhundo): multekosta speco de hundo, kies hundidojn oni donacis al subaĉetata koruptulo.

StefKo (顯示個人資料) 2019年1月3日上午11:15:51

sergejm:preni subaĉetaĵojn per vertragaj hundidoj
брать взятки борзыми щенками
vertrago (leporhundo): multekosta speco de hundo, kies hundidojn oni donacis al subaĉetata koruptulo.
Kio signifas la diraĵo: Preni subaĉetaĵojn per vertragaj hundidoj?
Ĉu subaĉetaĵo=ŝmirmono, koruptaĵo?

sergejm (顯示個人資料) 2019年1月3日下午12:35:06

StefKo:Kio signifas la diraĵo: Preni subaĉetaĵojn per vertragaj hundidoj?
Ĉu subaĉetaĵo=ŝmirmono, koruptaĵo?
Mi ne trovis ĝustan tradukon de la esprimo.
Estas koruptanto (взяткодатель), kiu donas koruptan monon (взятку) al koruptulo (взяточнику), kiu kontraŭ ĝi faras ion neleĝan, sed utilan al la unua. Por kaŝi ĉi tiun agon, anstataŭ mono la unua donas al la dua ne monon, sed ion multekostan kaj facile vendatan. En Rusio de XIX-a jarcento tio estis ekzemple vertragoj.

StefKo (顯示個人資料) 2019年1月3日下午2:57:35

sergejm:

Klare! Tiu procedo estas konita ne nur el Rusio!
Do, subaĉetato estas koruptulo kaj subaĉetaĵo estas io donata anstataŭ ŝmirmono aŭ io ricevita?

sergejm (顯示個人資料) 2019年1月3日下午6:37:12

Kondratjev donas tradukojn:
Давать взятку: korupti, subaĉeti (laŭvorte: doni koruptaĵon/subaĉetaĵon/ŝmirmono)
Брать взятку: lasi sin korupti - sed mi tradukis laŭvorte: doni koruptaĵon/subaĉetaĵon
Взятка: 1) koruptaĵo, korupta mono, korupta mondonaco, korupta donaco; subaĉeto - tio povas esti mono aŭ io valora.
2) preno (en kartludo)
Борзая: vertrago, leporhundo.
Komparu:
Vertago: такса = melhundo.
Sed 'taksa' similas al 'taksio', do tiu speco de hundo ofte estas emblemo de taksio.

sergejm (顯示個人資料) 2019年1月7日上午9:57:07

Lupo, eĉ kreskigita en hundujo, ne iĝas hundo.

sergejm (顯示個人資料) 2019年8月25日上午11:17:07

Necesas, kiel al hundo kvina piedo.

sergejm (顯示個人資料) 2019年10月11日下午1:49:38

Viva hundo estas pli bona ol morta leono

StefKo (顯示個人資料) 2019年10月11日下午2:50:42

sergejm:Viva hundo estas pli bona ol morta leono
En la pola estas simila, tiel ŝajnas, la proverbo:

Pli bona (estas) pasero en mano ol kolombo sur tagmento.

回到上端