去目錄頁

Ĉu ekzistas tia vorto?

SlavikDze, 2022年5月6日

讯息: 53

语言: Esperanto

SlavikDze (显示个人资料) 2023年6月22日下午7:28:47

Miaopinie, ne indas tre ofte uzi la vorton "virino", se en eo-vortaro jam delonge ekzistas la vorto "femino", kiu fakte estas nun reale internacia kaj (almenaŭ miaguste) pli belsona.
Probable, la vorto "virino" tute juste povas esti nur dua-vica sinonimo.

SlavikDze (显示个人资料) 2023年12月23日下午7:09:26

Tute eblas, ke oni povus inkludi en eo-vortaron ukrajnajn vortojn "zrada" kaj "peremoga" (eo: 'zrado" kaj "peremogo"), ĉar ili ŝajne estas jam tutmonde konataj.
https://en.m.wiktionary.org/wiki/%D0%B7%D1%80%D0%B...
https://en.m.wiktionary.org/wiki/%D0%BF%D0%B5%D1%8...
Fakte, la menciitaj ua-vortoj havas ekvivalentojn en esperanto kaj aliaj lingvoj, tamen lastatempe ili akiris iom humure-ironian signifon, kaj oni povus uzi ĉi-vortojn ĝuste en humure-ironia senco.
🤓🤓🤓🤓🤓

SlavikDze (显示个人资料) 2023年12月25日上午11:30:17

Ŝajnas, ke por eo-vortaro estus aktuala ankaŭ la vorto "majdano/majdanaĵo" kiel sinonimo de la nocio "kolora revolucio".

SlavikDze (显示个人资料) 2024年1月10日下午3:45:33

Ŝajnas, ke en eo-vortaroj ĝis nun mankas sufiĉe internacia hispan-devena vorto "gaspaĉo" (gazpacho), kvankam tie jam ĉeestas la vortoj "ponĉo" kaj "gaŭĉo", kiuj certe asociiĝas kun la unua:
"Gaspaĉo estas tomata supo, kiun manĝas gaŭĉoj, vestitaj en ponĉoj."

Metsis (显示个人资料) 2024年1月10日下午7:08:06

SlavikDze:Ŝajnas, ke en eo-vortaroj ĝis nun mankas sufiĉe internacia hispan-devena vorto "gaspaĉo" (gazpacho)…
Ne mankas, gazpaĉo estas en Vikipedio. Ĝenerale nomoj de manĝoj estu en enciklopedioj, ne en vortaroj.

SlavikDze (显示个人资料) 2024年1月11日上午7:07:20

Tamen kelkaj naciaj manĝaĵoj sukcesis jam penetri ne nur en amatorecan Vikipedion, sed ankaŭ en pli aŭtoritatajn eo-vortarojn, inkluzive PIV-on:
paeljo, tortiljo, pico, maco, spagetoj, barĉo, pudingo, sandviĉo.
Kaj ankaŭ kelkaj naciaj trinkaĵoj/alkoholaĵoj:
sangrio, sakeo, viskio, konjako, ĝino, vermuto, vodko, kvaso, kefiro, kapuĉino.

Metsis (显示个人资料) 2024年1月11日上午11:10:28

Mi ja scias, ke Vikipedio ne ĉiam estas tiel fidinda, sed mi ne konas profesie verkintajn Esperantlingvajn enciklopediojn. Kompreneble oni povas inkluzivi nomojn de manĝaĵoj en vortarojn, sed tio ne estu celo en si mem, maniero pligrandigi vortarojn.

Altebrilas (显示个人资料) 2024年1月11日下午1:33:41

Tiaj vortoj ne estas nepre lernendaj: oni povas rigardi en vortaro aŭ peti klarigojn aj la kelnero.

SlavikDze (显示个人资料) 2024年1月11日下午8:37:29

Dum en eo-vortaroj jam haveblas hispanaj, italaj ka slavaj manĝaĵoj, tie ial mankas francaj kaj suomaj naciaj pladoj, kaj tia blatanta maljusteco probable afliktas francajn kaj suomajn esperantistojn.
☹️☹️☹️☹️☹️

SlavikDze (显示个人资料) 2024年2月7日下午6:48:37

Saluton, karaj kolegoj.
Kiel eblas esprimi en esperanto la nocion "get rid of/избавиться от"?

回到上端