Ke daftar isi

Kiel mi rigardas la x-sistemon.

dari Ponto59, 21 Juli 2025

Pesan: 3

Bahasa: Esperanto

Ponto59 (Tunjukkan profil) 21 Juli 2025 07.10.22

Saluton! Mi sxatas rakonti interesan penson, kiun mi havis.

La originalaj literoj de Esperanto havas belajn supersignojn. Sed ne cxiam estas facile ilin uzi per komputilo. Do oni inventis la x-sistemon.

La litero ux havas hokon ( ˘ ) super gxi. La litero cx havas cxapelon ( ^ ) super gxi. Mi rimarkis ke la formo de x iom similas al hoko staranta super cxapelo.

Do anstataux super-signo (signo super la litero), la litero x farigxas flank-signo (signo flanke de la litero).

Pensante tiel, la litero x portas la funkcion kaj la spiriton de la cxapelo kaj hoko, sed en alia, praktika pozicio por moderna teknologio.

Ponto59 (Tunjukkan profil) 21 Juli 2025 08.19.46

Do se eblas oni uzas supersignojn kaj se ne eblas oni uzas flanksignojn (x-oj).

Altebrilas (Tunjukkan profil) 24 Juli 2025 21.50.14

Tion mi faras kiam ili ne facilas.

Kembali ke atas