Til indholdet

Novaĵo pri la insuleto "Solara"

af EduardusPona, 19. aug. 2025

Meddelelser: 6

Sprog: Esperanto

EduardusPona (Vise profilen) 19. aug. 2025 20.54.53

La Respubliko de Solara atingis 100% sendependencon de elĉerpeblaj energiaj fontoj!
Solara, la 10-a de Junio, 2025 - Hodiaŭ, la prezidanto Elias Vejra anoncis ke la Respubliko de Solara iĝis la unua nacio tutmonde kiu nur uzas renovigeblan energion por provizi elektran energion al sia loĝantaro.
Ĉi tiu grava evento surstrekis la plenumadon de jardekdaŭra entrepreno, konata kiel "Projekto Sunfajro", kiu ŝanĝis la insuletan nacion je tutmonda novisma nacio en energia daŭropovo.
Troviĝante en Pacifiko, Solara dependis de importita fosilia brulaĵo de antaŭ ol la komenco de la 20-a jarcento. Pro la neantaŭlonga malkovro de geoterma energio kaŝita sub la tero en funda kavo, tiu donis al la loĝantaro senliman energian provizon.
Hodiaŭ, Solara staras kiel esperfonto al la tuta planedo!
Internaciaj estroj kaj naturprotektismaj organizaĵoj laŭdis la inĝenion de scientistoj por la elstara kontribuo al la protekto de nia kara planedo!

Altebrilas (Vise profilen) 20. aug. 2025 10.45.08

Kio estas Solaro? Serĉante en interreto mi trovis nur komercajn entreprenojn aŭ sciencfikciaĵojn.

Frano (Vise profilen) 21. aug. 2025 05.54.10

Altebrilas:Kio estas Solaro? Serĉante en interreto mi trovis nur komercajn entreprenojn aŭ sciencfikciaĵojn.
https://eo.wikipedia.org/wiki/La_Urbo_de_la_Suno
https://eo.wikipedia.org/wiki/Utopia

Altebrilas (Vise profilen) 21. aug. 2025 09.50.03

Dankon. Interese, sed la enkondukinto de la fadeno elvokas ion aktualan, sed bedaŭrinde ne trovebla interrete.

Frano (Vise profilen) 21. aug. 2025 14.35.07

Altebrilas:Dankon. Interese, sed la enkondukinto de la fadeno elvokas ion aktualan, sed bedaŭrinde ne trovebla interrete.
400 jaroj da izolita evoluo sub strikta kontrolo de la menso alportis la feliĉan insulan urboŝtaton al altaĵoj neatingeblaj por la resto de la mondo. La Interreto jam ne plu estas aktuala tie (la aŭtoro eĉ forigis sian konton), tial ni scias nenion pri Respubliko de Solara kaj neniam scios.

Altebrilas (Vise profilen) 21. aug. 2025 21.30.27

...kaj ĉesis la debato, manke de debatantoj !

Tilbage til start