Novaĵo pri la insuleto "Solara"
ya EduardusPona, 19 Agosti 2025
Ujumbe: 6
Lugha: Esperanto
EduardusPona (Wasifu wa mtumiaji) 19 Agosti 2025 8:54:53 alasiri
Solara, la 10-a de Junio, 2025 - Hodiaŭ, la prezidanto Elias Vejra anoncis ke la Respubliko de Solara iĝis la unua nacio tutmonde kiu nur uzas renovigeblan energion por provizi elektran energion al sia loĝantaro.
Ĉi tiu grava evento surstrekis la plenumadon de jardekdaŭra entrepreno, konata kiel "Projekto Sunfajro", kiu ŝanĝis la insuletan nacion je tutmonda novisma nacio en energia daŭropovo.
Troviĝante en Pacifiko, Solara dependis de importita fosilia brulaĵo de antaŭ ol la komenco de la 20-a jarcento. Pro la neantaŭlonga malkovro de geoterma energio kaŝita sub la tero en funda kavo, tiu donis al la loĝantaro senliman energian provizon.
Hodiaŭ, Solara staras kiel esperfonto al la tuta planedo!
Internaciaj estroj kaj naturprotektismaj organizaĵoj laŭdis la inĝenion de scientistoj por la elstara kontribuo al la protekto de nia kara planedo!
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2025 10:45:08 asubuhi
Frano (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2025 5:54:10 asubuhi
Altebrilas:Kio estas Solaro? Serĉante en interreto mi trovis nur komercajn entreprenojn aŭ sciencfikciaĵojn.https://eo.wikipedia.org/wiki/La_Urbo_de_la_Suno
https://eo.wikipedia.org/wiki/Utopia
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2025 9:50:03 asubuhi
Frano (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2025 2:35:07 alasiri
Altebrilas:Dankon. Interese, sed la enkondukinto de la fadeno elvokas ion aktualan, sed bedaŭrinde ne trovebla interrete.400 jaroj da izolita evoluo sub strikta kontrolo de la menso alportis la feliĉan insulan urboŝtaton al altaĵoj neatingeblaj por la resto de la mondo. La Interreto jam ne plu estas aktuala tie (la aŭtoro eĉ forigis sian konton), tial ni scias nenion pri Respubliko de Solara kaj neniam scios.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2025 9:30:27 alasiri