Přejít k obsahu

Novaĵo pri la insuleto "Solara"

od uživatele EduardusPona ze dne 19. srpna 2025

Příspěvky: 2

Jazyk: Esperanto

EduardusPona (Ukázat profil) 19. srpna 2025 20:54:53

La Respubliko de Solara atingis 100% sendependencon de elĉerpeblaj energiaj fontoj!
Solara, la 10-a de Junio, 2025 - Hodiaŭ, la prezidanto Elias Vejra anoncis ke la Respubliko de Solara iĝis la unua nacio tutmonde kiu nur uzas renovigeblan energion por provizi elektran energion al sia loĝantaro.
Ĉi tiu grava evento surstrekis la plenumadon de jardekdaŭra entrepreno, konata kiel "Projekto Sunfajro", kiu ŝanĝis la insuletan nacion je tutmonda novisma nacio en energia daŭropovo.
Troviĝante en Pacifiko, Solara dependis de importita fosilia brulaĵo de antaŭ ol la komenco de la 20-a jarcento. Pro la neantaŭlonga malkovro de geoterma energio kaŝita sub la tero en funda kavo, tiu donis al la loĝantaro senliman energian provizon.
Hodiaŭ, Solara staras kiel esperfonto al la tuta planedo!
Internaciaj estroj kaj naturprotektismaj organizaĵoj laŭdis la inĝenion de scientistoj por la elstara kontribuo al la protekto de nia kara planedo!

Altebrilas (Ukázat profil) 20. srpna 2025 10:45:08

Kio estas Solaro? Serĉante en interreto mi trovis nur komercajn entreprenojn aŭ sciencfikciaĵojn.

Zpět na začátek