前往目錄

deziro de Pasko

貼文者: crescence, 2009年4月10日

訊息: 7

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2009年4月10日下午5:46:01

Kiu(j) estas la deziro(j) de Pasko en via lando, en via lingvo ?

En Francio, oni diras :

Joyeuses Pâques !

Bonnes Pâques !

Do, Joyeuses Pâques al ĉiuj !

darkweasel (顯示個人資料) 2009年4月10日下午7:34:33

En germanparolantaj landoj: "Frohe Ostern" /froe ostan/

jchthys (顯示個人資料) 2009年4月11日上午2:34:35

En la angla, “[Have a] happy Easter” aŭ (pli religie) “blessed Easter”.

Senegaùlo (顯示個人資料) 2009年4月11日上午4:43:35

Bretone : Pask laouen!
LNF: Pascual bon!

antoniomoya (顯示個人資料) 2009年4月11日上午5:25:16

En Hispanio tiu bondeziro ne ekzistas (almenaŭ mi ne konas ĝin). Oni ne diras ĉi tie "Bonan Sanktan Semajnon". Ĉar oni "celebras" la morto de Kristo de manieroj plej diversaj, sed ĉiuj malgajaj, estus kontraŭdiro aŭ sensencaĵo diri "Felices/Happy/Joyeuses/Bonan Paskon". Bonan??

Somere oni deziras "Bonajn feriojn" kaj en decembro "Bonan Kristnaskon", sed la cetero de la jaro oni diras simple "Bonan semajnfinon"
rideto.gif

Amike.

nikko (顯示個人資料) 2009年4月12日下午1:03:20

En Rusujo oni gratulas dum pasko per frazo slavona "Ĥristos voskrese!"="Kristo reviviĝis!" aŭ modernruse "Ĥristos voskres!".

Andybolg (顯示個人資料) 2009年4月12日下午1:33:07

En la norvega: God påske! (= Bonan paskon)

回到上端