Sisu juurde

"Weight Lifting" en Esperanto?

kelle poolt xkrisx, 8. oktoober 2009

Postitused: 6

Keel: Esperanto

xkrisx (Näita profiili) 8. oktoober 2009 18:50.59

Saluton!

Mi estas komencanto de Esperanto, do bonvolu pardoni mian gramatikon.

Mi volas traduki la anglan "to lift weights", kaj mi supozis "levi pezilojn". Mi ne certas ke, "weight lifting" estas idiomo de la angla. Mi volas internacian kompreneblan frazeron. Kiamaniere vi diras "lift weights" en Esperanto?

Dankon,
Kris

Matthieu (Näita profiili) 8. oktoober 2009 19:09.41

Mi supozas, ke “levi pezilojn” estas komprenebla dirmaniero (almenaŭ mi komprenas ĝin).

Laŭ Vikipedio, oni diras “halterlevo”.

xkrisx (Näita profiili) 8. oktoober 2009 20:00.11

Dankon! Halterlevo estas perfekta!

Mi nun trovas halteron en la vortaro. Nova vorto por mi.

Iĉo (Näita profiili) 10. oktoober 2009 5:17.38

xkriŝ:Mi volas traduki la anglan "to lift weights", kaj mi supozis "levi pezilojn". Mi ne certas ke, "weight lifting" estas idiomo de la angla. Mi volas internacian kompreneblan frazeron.
Malgraŭ tio, ke "levi pezilon" verŝajne estas internacie komprenebla, se ne, scipovo de la angla estas bezonata por la respondo al tiu demando. Pro tio, ĉi tio estas fuŝa loko por ĝi. Bonvolu skribi tiajn demandojn en la anglalingva forumo!

Estas ofte utila vidi en Vikipedio en via lingvo, kaj sekvi la ligilon al la esperanta artikolo, se unu troviĝas.

xkrisx (Näita profiili) 11. oktoober 2009 16:24.16

Iĉo:Estas ofte utila vidi en Vikipedio en via lingvo, kaj sekvi la ligilon al la esperanta artikolo, se unu troviĝas.
Ho, bona konsilo! Mi ne sciis tion. Dankon!

--kris

Iĉo (Näita profiili) 12. oktoober 2009 6:32.19

xkriŝ:
Iĉo:Estas ofte utila vidi en Vikipedio en via lingvo, kaj sekvi la ligilon al la esperanta artikolo, se unu troviĝas.
Ho, bona konsilo! Mi ne sciis tion. Dankon!

--kris
Bedaŭrinde oftas ke la plej interesanta temoj ne havas esperantan artikolon. Sed jes, tio utilas ne por esperanto, sed por ĉiuj lingvoj.

Tagasi üles