"Weight Lifting" en Esperanto?
fra xkrisx,2009 10 8
Meldinger: 6
Språk: Esperanto
xkrisx (Å vise profilen) 2009 10 8 18:50:59
Mi estas komencanto de Esperanto, do bonvolu pardoni mian gramatikon.
Mi volas traduki la anglan "to lift weights", kaj mi supozis "levi pezilojn". Mi ne certas ke, "weight lifting" estas idiomo de la angla. Mi volas internacian kompreneblan frazeron. Kiamaniere vi diras "lift weights" en Esperanto?
Dankon,
Kris
Matthieu (Å vise profilen) 2009 10 8 19:09:41
Laŭ Vikipedio, oni diras “halterlevo”.
xkrisx (Å vise profilen) 2009 10 8 20:00:11
Mi nun trovas halteron en la vortaro. Nova vorto por mi.
Iĉo (Å vise profilen) 2009 10 10 05:17:38
xkriŝ:Mi volas traduki la anglan "to lift weights", kaj mi supozis "levi pezilojn". Mi ne certas ke, "weight lifting" estas idiomo de la angla. Mi volas internacian kompreneblan frazeron.Malgraŭ tio, ke "levi pezilon" verŝajne estas internacie komprenebla, se ne, scipovo de la angla estas bezonata por la respondo al tiu demando. Pro tio, ĉi tio estas fuŝa loko por ĝi. Bonvolu skribi tiajn demandojn en la anglalingva forumo!
Estas ofte utila vidi en Vikipedio en via lingvo, kaj sekvi la ligilon al la esperanta artikolo, se unu troviĝas.
xkrisx (Å vise profilen) 2009 10 11 16:24:16
Iĉo:Estas ofte utila vidi en Vikipedio en via lingvo, kaj sekvi la ligilon al la esperanta artikolo, se unu troviĝas.Ho, bona konsilo! Mi ne sciis tion. Dankon!
--kris
Iĉo (Å vise profilen) 2009 10 12 06:32:19
xkriŝ:Bedaŭrinde oftas ke la plej interesanta temoj ne havas esperantan artikolon. Sed jes, tio utilas ne por esperanto, sed por ĉiuj lingvoj.Iĉo:Estas ofte utila vidi en Vikipedio en via lingvo, kaj sekvi la ligilon al la esperanta artikolo, se unu troviĝas.Ho, bona konsilo! Mi ne sciis tion. Dankon!
--kris