Al la enhavo

"Weight Lifting" en Esperanto?

de xkrisx, 2009-oktobro-08

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

xkrisx (Montri la profilon) 2009-oktobro-08 18:50:59

Saluton!

Mi estas komencanto de Esperanto, do bonvolu pardoni mian gramatikon.

Mi volas traduki la anglan "to lift weights", kaj mi supozis "levi pezilojn". Mi ne certas ke, "weight lifting" estas idiomo de la angla. Mi volas internacian kompreneblan frazeron. Kiamaniere vi diras "lift weights" en Esperanto?

Dankon,
Kris

Matthieu (Montri la profilon) 2009-oktobro-08 19:09:41

Mi supozas, ke “levi pezilojn” estas komprenebla dirmaniero (almenaŭ mi komprenas ĝin).

Laŭ Vikipedio, oni diras “halterlevo”.

xkrisx (Montri la profilon) 2009-oktobro-08 20:00:11

Dankon! Halterlevo estas perfekta!

Mi nun trovas halteron en la vortaro. Nova vorto por mi.

xkrisx (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 16:24:16

Iĉo:Estas ofte utila vidi en Vikipedio en via lingvo, kaj sekvi la ligilon al la esperanta artikolo, se unu troviĝas.
Ho, bona konsilo! Mi ne sciis tion. Dankon!

--kris

Reen al la supro