לתוכן העניינים

Homework.

של SonicChao, 20 במרץ 2007

הודעות: 10

שפה: Esperanto

SonicChao (הצגת פרופיל) 20 במרץ 2007, 20:59:44

Saluton!

Kiel vi dirus 'homework' en esperanton? Vi ricevas homework-n en lernejo. Ĝi ne estas en la vortaro de lernu. Kaj, ĝi ne estas ĉi tieĉi tie.

Bonvolu helpi min traduki ĉi tion vorton! ridulo.gif

Islander (הצגת פרופיל) 20 במרץ 2007, 21:07:28

Sal'

Vi dirus neniam ĉar la hundo manĝis ĝin! rido.gif La vorto estas "hejmtasko".

SonicChao (הצגת פרופיל) 20 במרץ 2007, 21:32:50

Islander:Sal'

Vi dirus neniam ĉar la hundo manĝis ĝin! rido.gif La vorto estas "hejmtasko".
okulumo.gif

Kaj, dankon! ridego.gif

Mielo (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2007, 11:51:23

hejmlaboro

Islander (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2007, 14:13:12

Hejmlaboro (housework) pli signifas laŭ mi fari lesivejon kaj purigi la hejmon k.t.p., ion farita por la hejmo. Hejmtasko (homework) estas kion studentoj faras post la lernejo, ion farita en la hejmo.

Mielo (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2007, 14:18:24

Islander:Hejmlaboro (housework) pli signifas laŭ mi fari lesivejon kaj purigi la hejmon k.t.p., ion farita por la hejmo. Hejmtasko (homework) estas kion studentoj faras post la lernejo, ion farita en la hejmo.
Mi komprenas. Respektive mi miskomprenis la demandon. Dankon ! rido.gif

Mendacapote (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2007, 23:22:07

Ĉe la reta vortaro:

Hejmtasko: Tasko, kiun lernanto faras hejme aŭ ie ekster la lecionejo: mi alparolas studenton apud mi: „ĉu vi jam faris la hejmtaskojn?“

Islander (הצגת פרופיל) 22 במרץ 2007, 15:26:02

Min interesas, kiel estas angle "hejma laboro"?
La vorto estas housework. Vi povas ankaŭ diri chores.

SonicChao (הצגת פרופיל) 23 במרץ 2007, 11:55:55

Ne estas 'hejmlaboro', tio estas chores. rido.gif Islander estis korekta. XD

Mendacapote (הצגת פרופיל) 23 במרץ 2007, 14:41:22

Hispane ekzistas interesa diferenco inter “casa” (domo) kaj “hogar” (hejmo). Hogar deriviĝas el “Focaris” (latine) Fajrejo. Do domo povus esti iu malvarma konstruaĵo ajn sed hejmo nur tiu kie ame bruliĝas “fajro”.

לראש הדף