Al la enhavo

Homework.

de SonicChao, 2007-marto-20

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

SonicChao (Montri la profilon) 2007-marto-20 20:59:44

Saluton!

Kiel vi dirus 'homework' en esperanton? Vi ricevas homework-n en lernejo. Ĝi ne estas en la vortaro de lernu. Kaj, ĝi ne estas ĉi tieĉi tie.

Bonvolu helpi min traduki ĉi tion vorton! ridulo.gif

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-20 21:07:28

Sal'

Vi dirus neniam ĉar la hundo manĝis ĝin! rido.gif La vorto estas "hejmtasko".

SonicChao (Montri la profilon) 2007-marto-20 21:32:50

Islander:Sal'

Vi dirus neniam ĉar la hundo manĝis ĝin! rido.gif La vorto estas "hejmtasko".
okulumo.gif

Kaj, dankon! ridego.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-21 11:51:23

hejmlaboro

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-21 14:13:12

Hejmlaboro (housework) pli signifas laŭ mi fari lesivejon kaj purigi la hejmon k.t.p., ion farita por la hejmo. Hejmtasko (homework) estas kion studentoj faras post la lernejo, ion farita en la hejmo.

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-21 14:18:24

Islander:Hejmlaboro (housework) pli signifas laŭ mi fari lesivejon kaj purigi la hejmon k.t.p., ion farita por la hejmo. Hejmtasko (homework) estas kion studentoj faras post la lernejo, ion farita en la hejmo.
Mi komprenas. Respektive mi miskomprenis la demandon. Dankon ! rido.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-21 23:22:07

Ĉe la reta vortaro:

Hejmtasko: Tasko, kiun lernanto faras hejme aŭ ie ekster la lecionejo: mi alparolas studenton apud mi: „ĉu vi jam faris la hejmtaskojn?“

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-22 15:26:02

Min interesas, kiel estas angle "hejma laboro"?
La vorto estas housework. Vi povas ankaŭ diri chores.

SonicChao (Montri la profilon) 2007-marto-23 11:55:55

Ne estas 'hejmlaboro', tio estas chores. rido.gif Islander estis korekta. XD

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-23 14:41:22

Hispane ekzistas interesa diferenco inter “casa” (domo) kaj “hogar” (hejmo). Hogar deriviĝas el “Focaris” (latine) Fajrejo. Do domo povus esti iu malvarma konstruaĵo ajn sed hejmo nur tiu kie ame bruliĝas “fajro”.

Reen al la supro