Beiträge: 106
Sprache: Esperanto
Eddycgn (Profil anzeigen) 12. März 2010 16:22:39
Abras:Mi komprenis: germane "Die goldene Mitte"Eddycgn:@abrasĜi signifas laŭvorte en angla, "middle rule" -- la mez-regulo. Mi volis alporti la "golden mean"-on (la ora mezo) al la menso de la leganto.
Mi ne komprenas la vorton "mezregulo", kiel vi tradukas angle au france?
zan (Profil anzeigen) 13. März 2010 02:27:47
Eddycgn:@zan"Den-wa-shi-tsu" estas "Den-ŭa-ŝi-cu" en Esperantaj literoj. En Esperanto ĉi tiu vorto havas 4 silabojn. Sed en la japana 5 silabojn. Ĉar en la japana "n" estas unu silabo. Precize dirite la japanoj kalkulas literon ne per silabo sed per "mora". "De-n-ŭa-ŝi-cu"
Ĉu en la japana vi kalkulas en hajko "tsu" kiu ne estas vere elparolata, kiel silabo?
Ekz. "Den-wa-shi-tsu" (telefonbudo)
Dankon
Artikolo de "Mora(linguistics)" troviĝas en la angla Wikipedia, sed ne en la E-vikipedio. Iu skribu~~
zan (Profil anzeigen) 13. März 2010 02:28:12
patrik (Profil anzeigen) 14. März 2010 05:03:01
Foralunen mi
okulis ĉi-nokte dum
disflora nokto.

Eddycgn (Profil anzeigen) 14. März 2010 12:22:56
Lerni Esperanto
Se vi estas komencanto
Se vi bone volas legi
Kaj la vortojn tute regi
Ĝi ne funkcias sen helpanto
Por lernota Esperanto,
ja neniu tion povas negi,
on’ necesas do sin tegi
per selektita gvidanto.
Li aŭ ŝi ĉion devas koni
De la komplikaj reguloj
La pli bonajn ĉiam proponi
Por la oldaj aŭ junuloj
Sian scion devas eksponi
Tial ne restos ni … stultuloj!
Abras (Profil anzeigen) 15. März 2010 04:24:30
Animulo, vagulo, mildulo,
Gast' kaj kunulo de la korp',
Al kie vi nun iras,
Nuda malforta kaj pala,
Sen nia estinta plezur'?
Tio estas mia tradukaĵo de latina poemo de Hadriano. Li skribis (aŭ diris) ĝin dum li kuŝis en sia mortlito.
Eddycgn (Profil anzeigen) 15. März 2010 15:25:20
Mi legis la originan latinan kaj la esterantan tradukon en la paĝaro, kiu estas diversa ol via traduko.
patrik (Profil anzeigen) 25. März 2010 13:46:48
Havas nun ambaŭ
post la talpa nokto,
nulan ni menson

Eddycgn (Profil anzeigen) 25. März 2010 21:30:17
Nun la sun’ brilas
Tempo estas por planti
La novajn florojn..
zan (Profil anzeigen) 29. März 2010 07:34:42
ruĝiĝis la burĝonoj
sur ĉerizarboj
Homoj kuniĝas
al la unuaj floroj
en la ĝardeno
La homoj venis al la ĝardeno por vidi florojn, tamen ankoraŭ ne tute disfloris.
Nek hajko nek senrjuo, la sama formo ofte uzeblas kiel devizo.
Diru ion ajn,
aŭ oni ne komprenas
kion vi pensas.
(devizo al mi mem)
@patrik
Bonvolu sciigi al mi, kion signifas "la talpa nokto".