去目錄頁

Hajko en Esparanto?

dyale, 2010年2月20日

讯息: 106

语言: Esperanto

Eddycgn (显示个人资料) 2010年3月12日下午4:22:39

Abras:
Eddycgn:@abras
Mi ne komprenas la vorton "mezregulo", kiel vi tradukas angle au france?
Ĝi signifas laŭvorte en angla, "middle rule" -- la mez-regulo. Mi volis alporti la "golden mean"-on (la ora mezo) al la menso de la leganto.
Mi komprenis: germane "Die goldene Mitte"

zan (显示个人资料) 2010年3月13日上午2:27:47

Eddycgn:@zan
Ĉu en la japana vi kalkulas en hajko "tsu" kiu ne estas vere elparolata, kiel silabo?
Ekz. "Den-wa-shi-tsu" (telefonbudo)
Dankon
"Den-wa-shi-tsu" estas "Den-ŭa-ŝi-cu" en Esperantaj literoj. En Esperanto ĉi tiu vorto havas 4 silabojn. Sed en la japana 5 silabojn. Ĉar en la japana "n" estas unu silabo. Precize dirite la japanoj kalkulas literon ne per silabo sed per "mora". "De-n-ŭa-ŝi-cu"

Artikolo de "Mora(linguistics)" troviĝas en la angla Wikipedia, sed ne en la E-vikipedio. Iu skribu~~

zan (显示个人资料) 2010年3月13日上午2:28:12

Mi erare dufoje alklakis la "Sendi"-on.

patrik (显示个人资料) 2010年3月14日上午5:03:01

Alia hajko:

Foralunen mi
okulis ĉi-nokte dum
disflora nokto.


rideto.gif

Eddycgn (显示个人资料) 2010年3月14日下午12:22:56

Jen nova soneto. Mi klopodis respekti ankaŭ la regulojn pri la rimoj.

Lerni Esperanto

Se vi estas komencanto
Se vi bone volas legi
Kaj la vortojn tute regi
Ĝi ne funkcias sen helpanto

Por lernota Esperanto,
ja neniu tion povas negi,
on’ necesas do sin tegi
per selektita gvidanto.

Li aŭ ŝi ĉion devas koni
De la komplikaj reguloj
La pli bonajn ĉiam proponi

Por la oldaj aŭ junuloj
Sian scion devas eksponi
Tial ne restos ni … stultuloj!

Abras (显示个人资料) 2010年3月15日上午4:24:30

Al mia kara animo:

Animulo, vagulo, mildulo,
Gast' kaj kunulo de la korp',
Al kie vi nun iras,
Nuda malforta kaj pala,
Sen nia estinta plezur'?


Tio estas mia tradukaĵo de latina poemo de Hadriano. Li skribis (aŭ diris) ĝin dum li kuŝis en sia mortlito.

Eddycgn (显示个人资料) 2010年3月15日下午3:25:20

@abras
Mi legis la originan latinan kaj la esterantan tradukon en la paĝaro, kiu estas diversa ol via traduko.

patrik (显示个人资料) 2010年3月25日下午1:46:48

Senrjuo:

Havas nun ambaŭ
post la talpa nokto,
nulan ni menson


senkulpa.gif

Eddycgn (显示个人资料) 2010年3月25日下午9:30:17

hajko

Nun la sun’ brilas
Tempo estas por planti
La novajn florojn..

zan (显示个人资料) 2010年3月29日上午7:34:42

Sub griza nubo
ruĝiĝis la burĝonoj
sur ĉerizarboj

Homoj kuniĝas
al la unuaj floroj
en la ĝardeno


La homoj venis al la ĝardeno por vidi florojn, tamen ankoraŭ ne tute disfloris.

Nek hajko nek senrjuo, la sama formo ofte uzeblas kiel devizo.

Diru ion ajn,
aŭ oni ne komprenas
kion vi pensas.
(devizo al mi mem)

@patrik
Bonvolu sciigi al mi, kion signifas "la talpa nokto".

回到上端