Al la enhavo

supersigno ŭ

de crescence, 2010-februaro-22

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-22 18:04:52

Saluton,

Kiu estas la nomo de la supersigno, kiun oni lokas super la litero "u" ? ŭ

Dankon

Belmiro (Montri la profilon) 2010-februaro-22 18:12:04

Mi kredas ke tiu supersigno oni nomas "hoketo"

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-22 18:24:03

Belmiro:Mi kredas ke tiun supersignon oni nomas "hoketo"
Jes, ankaŭ laŭ PMEG: Literoj
PMEG:Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-22 18:31:33

Dankon !

Al kiuj naciaj lingvoj tiu supersigno apartenas ?

Matthieu (Montri la profilon) 2010-februaro-22 19:04:20

Laŭ Vikipedio, tiu supersigno ekzistas en la rumana, la vjetnama (ă) kaj la turka (ğ). Ĝi estas uzata ankaŭ por indiki mallongajn vokalojn latine.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-22 19:06:44

La artikolo pri Ŭ en la anglalingva Vikipedio krome diras, ke ĝi estas uzata en la belorusa lingvo.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-22 19:11:00

Dankon al ĉiuj pro tiuj ĉiuj respondoj !

Ĉu oni diras : "tiuj ĉiuj" aŭ "ĉiuj tiuj" ?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-22 19:15:56

crescence:
Ĉu oni diras : "tiuj ĉiuj" aŭ "ĉiuj tiuj" ?
Al mi ĉiuj tiuj ŝajnas pli ĝusta, sed eble ankaŭ la unua varianto eblas.

La plej klara solvo estas ĉiuj el tiuj.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-februaro-22 21:03:57

Mi kredas ke tiun supersignon oni nomas "hoketo"[/quote]Dankon pro via rimarko kara Darkweasel.
Fakte – certe pro influo de mia nacilingvo – mi malfacile vidas la objekton.
Ĉu vi konfirmas ke temas pri objekton aŭ pri alia kialo? (pri objektoN?)

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-22 21:04:42

crescence:Kiu estas la nomo de la supersigno, kiun oni lokas super la litero "u" ? ŭ
Saluton crescence,

tiu signo faklingve nomas brevo kaj estas diakrita signo laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto (por mallongegeco).
Estas uzata interalie en la lingvoj turka, rumana, vjetnama kaj ankaŭ ĉe la romanigeco de la bulgara.

La signado haketo (laŭ PMEG) ŝajnas al mi tro ĝenerale kaj ne ĝustas ekzakte.

Amike
K-P

Reen al la supro