글: 17
언어: Esperanto
crescence (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 6:04:52
Kiu estas la nomo de la supersigno, kiun oni lokas super la litero "u" ? ŭ
Dankon
Belmiro (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 6:12:04
darkweasel (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 6:24:03
Belmiro:Mi kredas ke tiun supersignon oni nomas "hoketo"Jes, ankaŭ laŭ PMEG: Literoj
PMEG:Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.
crescence (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 6:31:33
Al kiuj naciaj lingvoj tiu supersigno apartenas ?
crescence (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 7:11:00
Ĉu oni diras : "tiuj ĉiuj" aŭ "ĉiuj tiuj" ?
darkweasel (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 7:15:56
crescence:Al mi ĉiuj tiuj ŝajnas pli ĝusta, sed eble ankaŭ la unua varianto eblas.
Ĉu oni diras : "tiuj ĉiuj" aŭ "ĉiuj tiuj" ?
La plej klara solvo estas ĉiuj el tiuj.
Belmiro (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 9:03:57
Fakte – certe pro influo de mia nacilingvo – mi malfacile vidas la objekton.
Ĉu vi konfirmas ke temas pri objekton aŭ pri alia kialo? (pri objektoN?)
Espi (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 9:04:42
crescence:Kiu estas la nomo de la supersigno, kiun oni lokas super la litero "u" ? ŭSaluton crescence,
tiu signo faklingve nomas brevo kaj estas diakrita signo laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto (por mallongegeco).
Estas uzata interalie en la lingvoj turka, rumana, vjetnama kaj ankaŭ ĉe la romanigeco de la bulgara.
La signado haketo (laŭ PMEG) ŝajnas al mi tro ĝenerale kaj ne ĝustas ekzakte.
Amike
K-P