前往目錄

supersigno ŭ

貼文者: crescence, 2010年2月22日

訊息: 17

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2010年2月22日下午6:04:52

Saluton,

Kiu estas la nomo de la supersigno, kiun oni lokas super la litero "u" ? ŭ

Dankon

Belmiro (顯示個人資料) 2010年2月22日下午6:12:04

Mi kredas ke tiu supersigno oni nomas "hoketo"

darkweasel (顯示個人資料) 2010年2月22日下午6:24:03

Belmiro:Mi kredas ke tiun supersignon oni nomas "hoketo"
Jes, ankaŭ laŭ PMEG: Literoj
PMEG:Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

crescence (顯示個人資料) 2010年2月22日下午6:31:33

Dankon !

Al kiuj naciaj lingvoj tiu supersigno apartenas ?

Matthieu (顯示個人資料) 2010年2月22日下午7:04:20

Laŭ Vikipedio, tiu supersigno ekzistas en la rumana, la vjetnama (ă) kaj la turka (ğ). Ĝi estas uzata ankaŭ por indiki mallongajn vokalojn latine.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年2月22日下午7:06:44

La artikolo pri Ŭ en la anglalingva Vikipedio krome diras, ke ĝi estas uzata en la belorusa lingvo.

crescence (顯示個人資料) 2010年2月22日下午7:11:00

Dankon al ĉiuj pro tiuj ĉiuj respondoj !

Ĉu oni diras : "tiuj ĉiuj" aŭ "ĉiuj tiuj" ?

darkweasel (顯示個人資料) 2010年2月22日下午7:15:56

crescence:
Ĉu oni diras : "tiuj ĉiuj" aŭ "ĉiuj tiuj" ?
Al mi ĉiuj tiuj ŝajnas pli ĝusta, sed eble ankaŭ la unua varianto eblas.

La plej klara solvo estas ĉiuj el tiuj.

Belmiro (顯示個人資料) 2010年2月22日下午9:03:57

Mi kredas ke tiun supersignon oni nomas "hoketo"[/quote]Dankon pro via rimarko kara Darkweasel.
Fakte – certe pro influo de mia nacilingvo – mi malfacile vidas la objekton.
Ĉu vi konfirmas ke temas pri objekton aŭ pri alia kialo? (pri objektoN?)

Espi (顯示個人資料) 2010年2月22日下午9:04:42

crescence:Kiu estas la nomo de la supersigno, kiun oni lokas super la litero "u" ? ŭ
Saluton crescence,

tiu signo faklingve nomas brevo kaj estas diakrita signo laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto (por mallongegeco).
Estas uzata interalie en la lingvoj turka, rumana, vjetnama kaj ankaŭ ĉe la romanigeco de la bulgara.

La signado haketo (laŭ PMEG) ŝajnas al mi tro ĝenerale kaj ne ĝustas ekzakte.

Amike
K-P

回到上端