Đi đến phần nội dung

Prepozicioj

viết bởi pastorant, Ngày 31 tháng 3 năm 2007

Tin nhắn: 13

Nội dung: Esperanto

pastorant (Xem thông tin cá nhân) 06:09:13 Ngày 31 tháng 3 năm 2007

Mi havas problemon kun prepozicioj.
Kio estas bona metodo, lerni prepoziciojn?
Mi scias, ke prepozicioj estas kutime la plej malfacila aĵo, ke kompreni. Angle, oni havas "at the store, on the road, in the house", sed ili signifas la saman aĵon, efektive.
Sed Esperante, ĉu estas "ĉe la vendejo, sur la vojo, en la domo" aŭ ĉu oni uzus la akuzativon ĉiam? La akuzativo estas pli facila, sed ĝi ne estas pli kompreneble ĉiam, mi pensas.
Kiu havas bonan rutinon?
Mi uzas "en" kaj "ĉe" interŝanĝe, dum homoj povas kompreni min, mi volas paroli Esperanton malpli gette. [getto = Ghetto]
Dankon, kaj b.v. pardonu miajn erarojn.
(Tio estas fadeno alia lango.gif )

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 14:01:59 Ngày 31 tháng 3 năm 2007

pastorant:Mi havas problemon kun prepozicioj.
Kio estas bona metodo, lerni prepoziciojn?
Mi scias, ke prepozicioj estas kutime la plej malfacila aĵo, ke kompreni. Angle, oni havas "at the store, on the road, in the house", sed ili signifas la saman aĵon, efektive.
Sed Esperante, ĉu estas "ĉe la vendejo, sur la vojo, en la domo" aŭ ĉu oni uzus la akuzativon ĉiam? La akuzativo estas pli facila, sed ĝi ne estas pli kompreneble ĉiam, mi pensas.
Kiu havas bonan rutinon?
Mi uzas "en" kaj "ĉe" interŝanĝe, dum homoj povas kompreni min, mi volas paroli Esperanton malpli gette. [getto = Ghetto]
Dankon, kaj b.v. pardonu miajn erarojn.
(Tio estas fadeno alia lango.gif )
Mi ne komprenas vian problemon. Ankaŭ en angle oni uzas prepoziciojn, ĉu ne ?
en=in, ĉe=at, sur=on, apud=near, (beside?)

Por mi estas pli malfacila, ĉar ni, hungaraj ne uzas prepoziciojn, ni metas finaĵojn sur finon de vortoj kaj uzas postpoziciojn.
Eble, uzo la akuzativo estas pli malfacila pro vi, la angloj ne uzas ĝin, tiel ol ni.

Ĝenerale, oni uzas prepozicion kune kun akuzativon, se oni volas esprimi direkton.
Ekz. "Mi iras en la ĉambron."
Se mi estas interne la ĉamoro jam, mi diras sen akuzativo: "Mi estas en la ĉambro."

"Mi metas libron sur la tablon ."
Se la libro estas sur tablo jam, mi diras:
"Estas libro sur la tablo."

Kial mi povus helpi al vi kara mia amiko? rido.gif

hoplo (Xem thông tin cá nhân) 18:21:31 Ngày 31 tháng 3 năm 2007

Mi komprenas vian problemon kun la prepozicioj.
Ĉu vi jam serĉis en edukado.net? Eble tie havas ekzercojn pri prepozicioj. Mi ne ankoraŭ faris ion en edukado.net, sed kelkaj personoj min rekomendis. Se vi trovus tie bonajn eksercojn, ĉu vi povus komuniki al ni viajn spertojn?

En la brazilan kurson havas ankaŭ eksercojn pro prepozicioj. Tie mi malkovris, ke vere ne estas facila.

sal.gif

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 06:55:43 Ngày 01 tháng 4 năm 2007

Terurĉjo:
Krome,
Mielo:Ekz. "Mi iras en la ĉambron."
Se mi estas interne la ĉambro jam, mi diras sen akuzativo: "Mi estas en la ĉambro."
Mi iras en la ĉambron, signifas ke mi estas nun ekster la ĉambro, kaj movas min por enĉambriĝi.
Mi iras en la ĉambro (en magazeno, en oficejo, en restoracio), signifas, ke mi jam troviĝas en tiu loko, kaj pasas de muro al muro pro enuo aŭ malpacienco.

Sed post "estas" akuzativo estas uzata neniam.
Laŭ mi, mia frazo estas korekta. lango.gif
Kie mi estas ? Mi estas en la ĉambro. Mi faras nenion en la ĉambro, mi nur tempumas tie.

galvis (Xem thông tin cá nhân) 14:34:40 Ngày 01 tháng 4 năm 2007

Ni uzas prepoziciojn antaŭ la nomoj :
La hundo kuras POST la viro
La viro kuras ANTAŬ la hundo sal.gif

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 20:45:21 Ngày 01 tháng 4 năm 2007

galvis:Ni uzas prepoziciojn antaŭ la nomoj :
La hundo kuras POST la viro
La viro kuras ANTAŬ la hundo sal.gif
La "Post" estas tempadjekto.

La hundo kuras malantaŭ la viro, ĉu ne ?

Mi kuras post laboro.

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 04:31:20 Ngày 02 tháng 4 năm 2007

Terurĉjo:
Unue: Kutime en Esperanto oni uzas prepoziciojn antaŭ la vortoj.

Due: Mielo, vi iomete eraras.
La hundo kuras POST la viro - tio estas ĝusta. Unua kuras la viro, dua kuras la hundo kaj vidas lian dorson, ĝi kuras post la viro.
Mi postkuras aŭtobuson - antaŭ mi estas forveturanta aŭtobuso kaj mi kurante penas alproksimiĝi kaj enbusiĝi. Mi estas post la aŭtobuso.
Jes, vi pravas, eble. Ankaŭ mi pensadis pri ĝi, sed mi ne povis esprimi pli bone. Sed en mia Eo lernolibro skribas, ke la "post" estas nur tempadjekto. Ekz. "post januaro, post dek tagoj, post lia alveno, mi alvenis post ili." Oni uzas la prepozicion "post" kiel lokadjekton antaŭ longe, sed nuntempe ni uzas la prepozicon "malantaŭ". Kion skirbas via lernolibro ? Mi ne memoras, la Lernu.net kion diras, mi ekvidos.

joco (Xem thông tin cá nhân) 17:45:02 Ngày 03 tháng 4 năm 2007

pastorant:Mi havas problemon kun prepozicioj.
Kio estas bona metodo, lerni prepoziciojn?
Mi scias, ke prepozicioj estas kutime la plej malfacila aĵo, ke kompreni. Angle, oni havas "at the store, on the road, in the house", sed ili signifas la saman aĵon, efektive.
Sed Esperante, ĉu estas "ĉe la vendejo, sur la vojo, en la domo" aŭ ĉu oni uzus la akuzativon ĉiam? La akuzativo estas pli facila, sed ĝi ne estas pli kompreneble ĉiam, mi pensas.
Kiu havas bonan rutinon?
Mi uzas "en" kaj "ĉe" interŝanĝe, dum homoj povas kompreni min, mi volas paroli Esperanton malpli gette. [getto = Ghetto]
Dankon, kaj b.v. pardonu miajn erarojn.
(Tio estas fadeno alia lango.gif )
Gratulon al via vortuzo: "gette". -
Ne forgesu: en ĉiaj lingvoj apartenas al la plej malfacilaĵoj la "aspektoj de la viroj", t.e. la uzado de la prepozicioj.
Fortune en E-o per la klara strukturo malofte kondukas erara uzado al miskompreno.
Ĉu vi povus doni kontrauajn ekzemplojn?

galvis (Xem thông tin cá nhân) 17:28:05 Ngày 04 tháng 4 năm 2007

Post kaj antaŭ estas uzataj en du sencoj : loko kaj tempo.
Sed malantaŭ estas uzata nur por loko, neniam por tempo.

Li venis post mi (= pli malfrue ol mi).
Li venis malantaŭ mi (= ĉe mia dorso).

Post kaj antaŭ (La Tuta Esperanto)
16-a Leciono, Rimarko 117.

hoplo (Xem thông tin cá nhân) 19:04:57 Ngày 04 tháng 4 năm 2007

galvis:Post kaj antaŭ estas uzataj en du sencoj : loko kaj tempo.
Sed malantaŭ estas uzata nur por loko, neniam por tempo.

Li venis post mi (= pli malfrue ol mi).
Li venis malantaŭ mi (= ĉe mia dorso).

Post kaj antaŭ (La Tuta Esperanto)
16-a Leciono, Rimarko 117.
Ho, ĉu tio estas escepto en Eo? AL mi ŝajnas ke ne estas logike ke vorto kun du uzoj ŝanĝas per la sufikso "mal" al vorto kun unu uzo...
Ĉu iu povas klarigi tion? Ĉu ekzistas logika kialo por tiu distingo?

shoko.gif

Quay lại